En reton vi min logis, am', ho am', Per la okuloj, kies bril' doloras, Per vangoj neĝaj, kie rozoj floras. Per dolĉaj moroj, nobla vort-ornam'. Mi flamas. Tion ne estingas jam River', nek mar'. Sed plende mi ne ploras, Ĉar ĉi volupta ardo ja valoras, Ke min konsumos la pasia flam'. Ho estis dolĉa jugo, dolĉa ĉen': Neĝblankaj viaj brakoj ĉirkaŭ l' kolo. Vi rompis ĝin, kaj kaptis min kor-sven'. Pri la cetero ĉesu la parolo, Ĉar dum la cito murdus min ĉagren'. Nur mute do mi pensas vin en solo. |