Vasile Alecsandri
ŜAFIDETO

Sub montar' neĝplena,
En la pord' Edena,
Vidu venas voje,
Vale vagas ĝoje
Tri ŝafaroj kunaj,
De tri viroj junaj:
Unu: moldovan',
Dua: transilvan',
Tria: vranĉean'.
Aŭdu: vir' kun viro
Flustras en konspiro:
Se la nokto venos,
Ili vivon prenos
De l' ŝafist' moldova
Riĉe pleje pova,
Kaj akiros povon
Por aĉeti bovon,
Kaj ĉevalojn saĝajn,
Hundojn grandkuraĝajn.

Ŝafidet' plej kara,
Eta, blondahara,
Jam tri tagojn kuŝas,
Veajn blekojn puŝas,
Herbojn ne ektuŝas.

»Ŝafidet' plej kara,
Ronda, blondahara,
Vi tri tagojn kuŝas,
Veajn blekojn puŝas,
Herbojn ne ektuŝas.«
»Kara mastro! Gvidu
Gregon kaj rapidu
Al Zavojo nigra.
Tie grego migra
Freŝan herbon maĉos,
Al vi ombro plaĉos.
Mastro kaj sinjoro!
Bojas kun doloro
Via hund' fidela,
Via hund' plej bela,
Ĉar se l' nokto venos,
Vivon de vi prenos
Tiu transilvan',
Tiu vranĉean'.«
»Ŝafidet' longhara,
Kara, sorĉofara,
Se surkampa morto
Estos mia sorto,
Diru al vranĉean'
Kaj al transilvan'
Ili en proksim'
Enterigu min,
Inter ŝafoj mi
Kuŝu tie ĉi,
Krome ilin petu:
Kun mi ili metu
Ŝalmon fagan por
Dolĉa amsonor'
Ŝalmon ostan por
Kanto de dolor'
Se la vent' sin movos,
Ĝi tra ili blovos,
Kaj la greg' tumulte
Pri mi ploros multe
Sange, plorsingulte.
Sed en greg' neniu
Pri la murdo sciu,
Diru min feliĉa
Pro edziĝo riĉa
Al knabino ranga,
Rava, reĝosanga,
Ke al nupto stelo
Falis el ĉielo,
Gastoj de festeno
Estis pin', frakseno,
Popoj: montopintoj,
Kaj la muzikintoj:
Kantobirdoj mil,
Torĉoj: stelo-bril'.

Sed se vin renkonte
Iros, alvenonte,
Panjo griza, migre,
En funebro nigre,
Kaj ŝi ĉirkaŭire,
Larme kaj ĝemspire
Ĉiujn petos, dire:
»Kiu konis foje,
Kiu vidis voje
Paŝtisteton mian,
Karan, beltalian,
Lia freŝa vang':
Laktokrema blank'
Lia lipo-har':
Kvazaŭ gren-spikar',
Lia nigra har':
Korva flugilpar',
Lia okulpar':
Framboj de kampar'

Ŝafidet' amata!
Estu nun kompata!
Ne malkaŝu vorte,
Ke mi kuŝas morte.
Diru min feliĉa
Pro edziĝo riĉa
Al knabino ranga,
Rava, reĝosanga,
Sed ne diru, ĉarma,
Al patrino larma,
Ke al nupto stelo
Falis el ĉielo,
Gastoj de festeno
Estis pin', frakseno,
Popoj: montopintoj,
Kaj la muzikintoj
Estis birdoj mil,
Torĉoj: stelo-bril'.