Jaroslav Vrchlický
ŜTUPOJ

La unuj al palaco paŝas,
Marmoraj. Ilin balustradoj
Ĉirkaŭas kaj tapiŝo kaŝas.

La duaj volve sin direktas,
El sabloŝton', al burĝa domo,
Kaj simple, sen ornam' aspektas.

La triaj: aĉaj, eluzitaj,
Senfine krutaj, neireblaj.
La muroj: de malseko ŝvitaj.

Sed ŝtupojn kiajn ajn mi pasas,
Min unu penso, ĉiam sama
Kaptas kaj koron ne delasas:

Ke ja tra ĉiuj, kun bedaŭro,
Lamento kaj amaraj larmoj,
Ne sekiĝantaj dum vivdaŭro,

Tra ĉiuj, ĉu tapiŝon tenas,
Aŭ nudas ili nur mizere:
Malsupren oni ĉerkojn trenas.