TOMONORI


La ĉerizarbo
Floradis. Sin balancis
June kaj nigre
La haroj dum mi dancis.

La ĉerizarbo.
Floradis. Flor' ĉeriza
Junfreŝe brilis,
La haro iĝis griza.

La ĉerizarbo
Nun ree june floras.
Ĉiele june
Ridetas flor'. La haroj
Blankas. Min pensoj boras.