Vasile Alecsandri
VINTRO

La rigora vintro tordas en aero neĝonubojn,
En ĉielo amasigas longajn, migrajn nubotrupojn,
Flugas flokoj, kiel svarmo papilia, en aer'
Per glaciofloroj kovras brilajn ŝultrojn de la ter'.

Neĝas tage, neĝas nokte, neĝas, neĝas frumatene,
Per kiras' arĝenta vestas sin la kara, lando plene,
Ronda, pala sun' rigardas el la nuboj; al pejzaĝ',
Kiel el pasintaj jaroj dolĉa sonĝo de junaĝ'.

Ĉie, ĉie, malproksime, blankas kampo, blankas monto,
Poplovico blankfantome dronas ĉe la horizonto,
Step' etendas sin sen vojo, sen postsigno de hompaŝ',
La vilaĝoj ŝajnas droni sub la blanka fumvolvaĵ'.

Nun la neĝonuboj fuĝas, kaj la neĝofalo ĉesas,
Neĝomaron ama suno trabrilegas kaj karesas,
Jen, subite sled' facila pasas sur la vala voj',
La sonoriletoj eĥas tra l' aer' kun tri la ĝoj'.