EZOPOEzopo! ĉu li estis, aŭ ne estis?Oni rakontas ... oni ... svaga oni ... Li, tamen, eĉ se li ne vivis, vivas. Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis. Oni rakontas, ke li, Friga sklavo, estis platnaza, nanstatura, lama, ŝvelventra knabo, kaj krom tio, muta. Lin lia mastro, ne povante uzi alie, sendis al laboro kampa. Malbelon lian mokis la kunuloj, mutecon lian ofte elprofitis. Ekzemple, kiam ili ŝtelis figojn de sia mastro, ili lin pri l'ŝtelo akuzis, kiu, muta, sin ekskuzi ne povos, ili kredis. Sed Ezopo tuj trinkis varman akvon, premis al si la langon, vomis, signis al la mastro, ke ĉiujn li devigu fari same, kaj la ŝtelintoj veraj malkovriĝis. Li do sin savis, sed kunuloj liaj koleris lin pro tio, kaj senĉese lin kalumniis antaŭ l' mastro. Foje en la arbara denso li renkontis vojerarintajn Artemis-pastrinojn, al ili montris la direkton ĝustan, kaj tial dum la dormo li akiris parolan povon, eĉ ne ordinaran. Tamen, li foje kontraŭ kalumnio ne povis sin defendi, kaj la mastro lin vendis. Lia nova mastro volis okupi lin per varto de l' infanoj, sed hejme la malbelan sklavo-knabon akceptis tiel granda konsterniĝo, ke post nelonge ankaŭ li lin portis al la foiro, kien li ekiris kun karavano granda. Ĉe l' ekiro oni permesis al la febla knabo, elekti inter la portotaj ŝarĝoj, kaj li, je ĉies miro, prenis sur sin la pleje pezan ŝarĝon: la pan-korbon. Li preskaŭ falis sub ĝi, sed post ĉiu manĝado malpliiĝis ties pezo, kaj vesperiĝe li jam portis korbon malplenan. Kiam ili venis al la foiro, tie pri li ekmarĉandis Samosa filozofo, Xanthos. Ridis disĉiploj liaj pri Ezop' komence, sed aŭskultinte liajn saĝajn vortojn, ili mem donis monon al la majstro, ke li aĉetu la sagacan sklavon. Xanthos donacis sian sklavon novan al sia juna, bela kaj flirtama edzino, sed ĉi tiu tre indignis, ĉar ŝi atendis belan sklav-junulon. Neniam, vere, la milito ĉesis inter Ezopo kaj la majstredzino. Oni rakontas, ke la saĝa sklavo la filozof-retoron servis tre utile, tiris lin el malfacilaj situacioj. Tiam ĉiufoje promesis tiu al li liberigon, sed ĝin neniam faris, kaj pro tio ofte la sprita sklavo la pezkapan retoron ĉikanetis, por ekzemplo, instruis lin ordoni ekzaktvorte: La filozofo petis de li lenton por manĝo, kaj li kuiris unu grajnon. Sed iufoje per malica ŝerco li kaŭzis malfeliĉon. Iun tagon la filozofo sendis de festeno frandaĵon per li hejmen, kun la vortoj: "Delikataĵ' al la plej delikata." Kaj li al la hundeto tiun donis. Indignis la edzino tiel ege, ke ŝi ne volis scii plu pri l' majstro. Ĉi tiu malespere riproĉegis Ezopon, kiu lin respondis jene: "Mi agis ja precize laŭ ordono: Plej delikata en la domo estas al vi la hundo. Ĝi ja kuras ĉiam ĝojege antaŭ vin, se vi alvenas, donacon ne atendas, nek kutimas aranĝi al vi malagrablajn scenojn, kaj kiel ajn rigore vi ĝin traktas ne volas tuj forlasi vian domon." Sed tiu pika vero la virinon ne povis teni hejme, ŝi foriris al sia patro, kaj ŝin revenigis nek flatoj, nek donacoj, nek promesoj. Ezopo vidis, kiel malesperas la filozofo, kaj promesis al li reporti la virinon. Li eliris al la foiro, faris aĉetadojn por granda festenmanĝo, kaj famigis, ke Xanthos, forlasita de l'edzino, intencas reedziĝi. Nu, post tio rapide la edzino hejmenvenis. Oni rakontas, ke la filozofo Ezopon petis fari tian manĝon, kiu okazon donos ĉe festeno mediti pri l'afero plej utila. Ezopo, prezentante langon, diris: La plej utila estas lango: Per ĝi al dioj preĝa danko kaj preĝa peto de ni sonas, ĝi al la saĝo vortojn donas, la veron ni per ĝi rakontas, kaj ĉiu ĝojo el ĝi fontas. Proksiman fojon Xanthos volis manĝon memorigantan pri la plej nociva. Ezopo donis langon kun ĉi vortoj: La plej nociva estas lango: Flatad' al senmerita rango per ĝi eksonas, kaj mensogo, kaj kalumnio, kaj delogo. Ĝi diras falsajn argumentojn, subfosas familiojn, gentojn. Oni rakontas, ke la filozofo deziris iri foje al banejo, kaj li Ezopon sendis pririgardi, ĉu tie ne troviĝas tro da homoj. Ezopo iris, haltis ĉe la pordo. Survoje kuŝis ŝtono; per ĝi stumblis ĉiu venanto, sed ĝin lasis tie. Postlonge fine iu ĝin flankĵetis. Ezopo iris hejmen kaj raportis: En la banejo estas sola homo. Oni rakontas, ke la filozofo atendis siajn filozof-amikojn por festenmanĝo kaj Ezopon ĉe la pordego li starigis, ordonante, ke sole filozofojn li enlasu, por ke ne tedu ilin vulgaruloj. La filozofoj venis, kaj Ezopo ofendis ĉiun. Ĉiu ekkoleris, kaj iris for indigne. Postan tagon devis ja Xanthos aŭdi la riproĉojn! Ezopon li malbenis, sed ĉi tiu respondis, ke li sole filozofon enlasi rajtis ja, kaj kiu tiel facile ekkoleras kaj forkuras, tiu ne povas esti filozofo. Oni rakontas, ke la filozofo trezoron trovis helpe de Ezopo, kaj la duonon estus li devinta transdoni al la sklavo, sed ne volis kun li dividi la riĉaĵon grandan, nek liberigi, malgraŭ la promesoj, serviston sian nesubstitueblan, eĉ, ke ne povu tiu la sekreton elklaĉi, li lin fermis en karceron. Sed iun festan tagon, kiam svarmis la Samosanoj en la urb-agoro, ĵetiĝis granda aglo el la alto, kaptis la blazonringon de la urbo, faligis ĝin subite en la sinon de sklavo, poste fulme ĝi forflugis. Mesaĝo dia! — kriis la popolo. — Sed kiu ĝin deĉifros? Nur la fama, la saĝa Xanthos povas ilin helpi. Xanthos, en ega embaraso, petis pri tempo de medito, sidis hejme malsate kaj soife, malespere: En danĝerego estis lia tuta reputacio, kaj li eĉ konjekton ne havis pri l'signifo de la sceno. Ho, jen Ezopo! Tiu helpos certe! Jes, sed Ezopo volis liberiĝi. Li solvos ja — li diris — la aŭguron, sed nur, se ĝin li povas mem rakonti en la agoro al la Samosanoj. "Vidu — li diris — vi el tio havos ja nur profiton: Saĝa sklavo estas fiero de la mastro, kaj la solvon ja portos vi, eĉ se per mi. Pripensu, ĉar male mi ne solvos la misteron." Xanthos kunvokis la konsilantaron kaj la popolon. Kiam la malbelan hometon li kondukis antaŭ ilin, murmur' de granda seniluziiĝo eksonis, kaj eĉ mokoj. Sed Ezopo defendis sin per noble dignaj vortoj kontraŭ la tro subita opinio: "Popolo de Samos'! Do ne rigardu la kruĉon, sed prijuĝu la enhavon! La pura kor', la belo de l'animo, devigas je respekto ankaŭ diojn. Ne malhonoru min, ĉar mi naskiĝis kun tia malfeliĉa eksteraĵo." Nun iu korifeo la amason admonis, poste li Ezopon petis, ke li ne ofendiĝu pro la voĉo de l' senmaturaj, sed li diru, se li scias ion por la bon' de l'urbo. Ezopo tiam, enkonduke, diris, kiom da fojoj li jam sian mastron subtenis, helpis, savis, kiomfoje tiu promesis al li liberigon, sed ju pli multaj estas liaj servoj, des pli mizera iĝas lia sorto. Postulis la popolo nun, ke Xanthos tuj liberigu sian bravan sklavon. L'urbestro la amason kvietigis, kaj turnis sin al Xanthos, deklarante: "Aŭ vi memvole liberigos lin, aŭ mi, laŭ mia rajto de ofico, mem faros tion malgraŭ via volo." La filozofo, kion fari, vole- nevole liberigis do Ezopon. Klarigis tiu nun la ĉielsignon: "La aglo estas birdo-reĝo, sekve pri reĝo temas, kiu la simbolon aŭtonomian de la urbo ĵetos al sklavo, tio estas, jugos la urbon, prenos de ĝi la liberon." Post kelkaj tagoj, efektive, venis senditoj de l'Lidia reĝo Krezo, postulis submetiĝon kaj tributon. Timiĝis la popolo kaj jam fidis nur je Ezopo. Tiu ĉi rifuzis la submetiĝon per fieraj vortoj: "Senditoj, aŭdu, rekta estas la parol'! Du vojojn antaŭ si nun havas la popol': La unu vojo komenciĝas per sufer', finiĝas pace: Estas vojo de l'liber'. L'alia ŝajnas tre alloga ĉe l'ekir', sed ĝi finiĝas en amaro, kun suspir': Ĝi estas vojo de sklaveco kaj servut'. Libera ja naskiĝis la Samosa gent', libere volas vivi, kaj ne kiel brut', do ĉiujn fortojn ĝi kolektos por defend'." Nun Krezo volis per armeo sia ataki kontraŭ la spitema urbo, sed oni lin informis, ke Ezopo estas la instiganto de l'rezisto, do li postulis ties elliveron. Ezopo tiam al la Samosanoj rakontis fablon pri l' naivaj ŝafoj: Militis jam de longa temp' la ŝafoj kun lup-hordo; la lupoj venkis laŭ kutim' havante pli da forto. La ŝafa grego fine do kun hundoj sin federis, kun help' ilia venkis la lup-hordon, ĝin forpelis. Post kelka tempo lup-sendit' aperis ĉe l'ŝaftrupo, kaj diris: "Kial la batal'? La ŝafo kaj la lupo ja povas vivi kune, en konkordo, pac-anime, kaj ve, ni tamen, sen sekur', eterne tremas time. Ni, lupoj, estas bona gent', la pacon ni plej amas, vi, ŝafoj, sur la tuta ter' pri via mildo famas. La hundoj — tiuj ja sen ĉes' kverelas kaj intrigas, en pac' eterna vivos ni, se tiujn vi forigas." La belajn vortojn kredis la ŝafaro, kaj naive la hundojn ili sendis for. Atendis venĝsoife la lupoj, tiujn sur la kamp' atakis kaj masakris. La ŝafojn rabi ilin nun nenio jam obstaklis. La Samosanoj lin ne elliveras, sed nun li volas mem al Krezo iri kun la senditoj. Kiam oni lin kondukas antaŭ la potencan reĝon, tiu tre surpriziĝas: Li atendis ian imponan popol-oratoron, kaj venas kripla, nanstatura sklavo. Ezopo diras, ke li propravole alvenis, petas Krezon pri indulgo. Li estas ja nur muzikanta grilo, neniun kaj nenion ofendanta. Kaj tiam li rakontas jenan fablon: Dum akridojn kamparano ekstermadis, lia mano kaptis grilon, kantisteton, kiu ĉirpis al li peton: Ho, ne premu min distaŭze, vi mortigus min senkaŭze. Nek al frukto, nek al spiko mi ja faras malutilojn, mi nur frotas por muziko la piedojn kaj flugilojn. Aŭskultante miajn trilojn, gajas vojiranto laca, gajos vi kaj viaj filoj, lasu min en vivo paca. Mi nek vin endomaĝigi povas ja, nek mordi, piki, nur muziki, nur muziki. "Jes, reĝo" — li daŭrigis — "tia estas mi, la kantisto. Mi la homojn servas, mian trezoron tutan mi prodigas al ili donacante. Tia estas ĉiu kantisto, kiu sian vivon oferas, kiun tute vane provas imiti la azenoj, kiun mokas formikoj, sole por si kolektantaj". La reĝo lin aŭskultis kun plezuro, bonvole metis sur lin sian fidon, kaj tiel li sukcesis do akiri la pacon por la Samosanoj. Tiuj akceptis lin per granda triumfmarŝo. Oni rakontas, ke li poste el la Samos-insulo iris for, kaj migris tra multaj urboj kaj tra multaj landoj, vizitis Babilonon, havis tie diversajn aventurojn, kaj instruis per siaj fabloj ĉie la popolojn. Fine, al Hellas reveninte, trafis al Delfoj, kaj okazis kolizio inter li kaj la sanktaj aŭguristoj. Perdiĝis jam la aktoj de l'proceso (se estis tiaj) kaj jam ne rakontas eĉ "oni", kia estis la konflikto, postrestis sole la sekvanta pledo: Ho pastroj, aŭdu! Mi sincere respektis vin en temp' iama, ĉar Delfoj estas ja tuttere konata urbo, kaj bonfama, sed, kiam mi alvenis, iom mi ŝanĝis mian opinion. Kiel, mi diros al vi tion. Mi vidis, dum ĉe l'mar' mi vagis, ke io naĝas. Mi imagis, ke fore, ĉe la horizonto, veturas ŝipo sur la ondo. Sed kiam portis la ondruloj ĝin pli proksimen al l'okuloj, jen, mi konstatis, ke ne ŝipo ĝi estas, sed nur putra ŝtipo. La grilo, tamen, povis ankaŭ piki. Kaj tiajn pikojn ja neniam amis la potenculoj, povus ja pri tio paroli ankaŭ Phaedrus, La Fontaine. L'unuan ia "calamitas" trafis pro la akuzo de Seianus, kaj neniam povis ankaŭ La Fontaine sin igi favorata de l'Sunreĝo, sed ni ne deflankiĝu de Ezopo. Li certe sin defendis tre sukcese, kaj gajnis la proceson. Nun la pastroj, por ke lin ili povu pereigi, enŝtelis aĉe inter liajn aĵojn kalikon el la templo de Apollo, kaj poste, akuzante lin pri ŝtelo sakrilegia, juĝis mortkondamnon. Forkondukate al la ekzekuto, ankoraŭ provis li per kelkaj fabloj, kiuj ilustras punon de perforto, kiel la fablo pri la mus' kaj rano, aŭ pri la aglo kaj la vulpo, ilin persvadi je rekono kaj je justo; eble li diris cignokante ankaŭ la fablon pri la aglo kaj alaŭdo. Sed ĉio estis vana. Nun li fablis lastpinĉe, kun "humuro pendumila": Estis kamparano aĝa. Li jam manĝis multajn bulbojn en la kabanet' vilaĝa, sed neniam vidis urbojn, do li petis la domanojn: "Mi jam manĝis multajn panojn, sed ne lasis for ĉi neston, donu al mi rajdobeston." Nu, azenon li ricevis, kiu jam kaduke aĝis, sin en ties selon levis, al la urbo ekvojaĝis. Rajdis sur la lanta besto, sed atakis lin tempesto. La azeno time prancis, la aĝulon ĝi balancis, fine levis sin subite sur la postajn krurojn, puŝis lin en foson. Tie kuŝis la povrulo, mortvundite. Kaj li veis, jam apenaŭ spiretante. "Se almenaŭ mi de rajdĉeval' bonrasa mortus, aŭ de mul' tenaca, kaj ne de azen' nazmuka, malkuraĝa kaj kaduka!" De roka pinto oni lin depuŝis en la profundon. Frakasite mortis Ezopo kune kun honoro sia. Sed baldaŭ ekstermanta pesto plagis la urbon Delfoj. Kaj ĝi ĉesis nur, kiam la urbo, kun rimorsa pento, por repacigi la koleran dion, sur l'ekzekuta loko de Ezopo starigis templon kaj memorkolonon. Tiel Ezopo venkis post la morto. La kripla korpo dispolviĝis, sed honoro lia ree brilis pure, spirito lia lumis, kaj ĝi lumas ĝis nun, kaj lumos plu, neestingeble. |