27.
FLUGEMO

"Ho flugi, flugi! Kiel rave
ja estus flugi flugilhave!"
Tiel suspiris rampe-glita
testud' en sopirflagro.
Aŭdinte tion, per subita
ekpren' ĝin levis aglo
en la aeron supernuben,
tie ĝin lasis fali suben.
Okazis, ve, frakaso
al membroj, al kiraso.
Kaj la testudo ĝemis laste:
"Ho, kial tiu do fantaste
deziras flugi en aero,
kiu nur pene rampas sur la tero!"