67.
LA PROGNOZO

En lito kuŝis malsanul' inerte.
Konsolis ĉiuj: "Vi saniĝos certe."
Sed venis kuracisto kaj decide
deklaris: "Vin ne trompu erarfide!
Domaĝe, vi ne vivos ĝis mateno."
Post tio li foriris sen reveno.
Sed tiu tamen el la grava stato
iom post iom elsaniĝis plene,
kaj post monato iris al la strato
palvange kaj malforte, sed serene.
Jen, venis kontraŭ li la eskulapo,
kaj, ege surprizite ĉe l'renkonto,
ekkriis dum la skuo de la kapo:
"Ej! Ĉu vi do revenis de l'Submondo?
Kio do estas tie?" Paciento
lia respondis: "Paco kaj silento.
La asfodeloj kreskas en abundo,
balzamon donas Lethe al korvundo,
sed ... lastatempe, tamen, tre agacas
Plutonon, ke tro bone jam kuracas
la kuracistoj; barko de Ĥarono
malplene pasas do tra Aĥerono.
Kolere nun li prenas en registron
de ĉiuj kuracistoj la nomliston.
Ne timu tamen! Mi kun ĵurinsisto
konfirmis: Vi ne estas kuracisto."