4.
LIBERO

Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval',
laŭplaĉe kuradis en la kampo, tra la val'.
Alvenis foje kaj ofendis ĝin la cerv'
per malklarigo de fonto kaj huftreto de herb',
Ĝi volis venĝi, sed kun pli rapida sving'
la cervo kuris: Ĝi fiaskis pri l'ating'.
Kolero en ĝi bolis, kaj ĝi, en impet'
nun al la homo turnis sin kun helpo-pet'.
Ĉi tiu diris: "Bone, la cervon ĉasos mi,
se bridon, selon al vi meti lasos vi."
La cervon murdis la ĉasist' per lancotraf',
sed la ĉeval' por ĉiam iĝis lia sklav'.