49.
PARAZITOJ

Al vulp' kroĉiĝis multe da iksodoj,
kaj erinaco volis al ĝi helpi.
Ĝi diris: "Lasu, ŝparu pri klopodoj,
tiuj jam ne bezonas el mi ĉerpi
tro multan sangon: ili ŝvelas ruĝe,
do satas, sed se anstataŭe venos
aliaj, malsategaj — avidsuĉe
ili la tutan sangon de mi prenos."