Nekompleta listo de vortoj uzataj de Kolomano Kalocsay. Granda parto de la vortoj jam fariĝis oficialaj, sed ne ĉiam kun la sama senco aŭ formo, kiel ĉi tie ni listigas ilin.

abnorma malnormala
absolvi pardoni kaj nuligi la pekojn de iu
acerba adstringa-gusta, kiel nematura frukto; kritikhumora, pesimisme pika, morda
adaĝa komforteme malrapida
adheri alteniĝi, esti algluita al
adoleska vir(in)iĝanta
adolta maturaĝa
adversa kontraŭbatalanta, kontraŭaga
afina kemie aŭ anime parenca, altirata
agapo komunia festeno, amfesteno
agitprop' mallongigo por agitadopropagando
aglomeri kunamasigi
agresi iniciati militon
akumuli amasigi, kunigi
akvilono norda vento, malagrabla
alensono franca punto
alieni aliproprigi, translasi en fremdan posedon
alimento vivrimeda pensio
altano artelarita ebena teraso, superanta la ĉirkaŭaĵon
altruismo malegoismo
altruista malegoista
amara maldolĉa
ambigua dubsenca, dubiga, dunatura
ambla balanca irmaniero de mamuloj, ambli: specialmaniere iri (ĉevaloj)
ambono ĥorpupitro
ambulatorio Promenejo en teatro aŭ juĝejo; konsultejo por irpovaj malsanuloj
amen fina aprobo de preĝo, signifo: vere, certe
ampolo elektra pirforma lampo
anakoreto dezerta ermito
analoj jarkroniko
anĉaro hindia planto (Antiaris toxicaria), kies venena suko estis uzita por sagoj
anfrakto neregulforma kavaĵo
anglikano ano de la oficiala angla eklezio
angori senti korpremegon
anti- kontraŭ-
antro kavernego
antropofago kanibalo
aperti malfermi
aperturo truo, malplena loko en materialo
apokalipso terura mondofino
apreci kompetente taksi artvaloron
arbedo arbeto disbranciĝanta tuj de la bazo
arbusto arbeto kun ligna trunkmalsupro kaj herba trunksupro
argivoj loĝantoj de Argoso; ankaŭ grekoj de antikva Helenujo
arkano misterajo, sekretaĵo
arkebuzo speco de malnova pafilo
arkeo la barko de Noah
aromato aromaĵo
ascendi supreniri
asidua konstante apudestanta; ĉiam servopreta
aspra raspsurfaca
aŝoko hindia arbusto kun belaj floroj, sankta por budhanoj
aŭdaca riskemega, trokuraĝa; aŭdaci: kuraĝegi, maltimegi, riskemegi
aŭguri antaŭdiri
aŭreolo lumkrono de sanktuloj
aŭroro tagiĝo, matenkrepusko
aŭstera frostkonduta, morrigora
aŭtoktona paloĝanta
avanci antaŭenmoviĝi; rangaltiĝi
avantaĝo plia utilo, plioportuno
ba! senzorgeco
baĉeloro junulo
bagno punlaborejo
baj, baj! endormigo
bas! malvivuo, malbis
basa malalta
baŭmi stariĝi sur postaj piedoj, obstinstariĝi (ekz. ĉevalo)
bavi ŝaŭme salivi
beata feliĉa (prec. en religia senco), ĝuanta la dian feliĉon
bebo infaneto
begino flandra monaĥino, ne farinta voton
bei ŝafbleki
beja flava (pp ĉevalo)
belfrido gvata kaj alarma urbturo
benigna bonkaraktera, senmalica; nedanĝera (pp malsano)
bereto lana platĉapo
bestiala sovaĝinstinkta, krude bestaĉa
bestio sovaĝbesto
bikino mallarĝa mamzono kaj eteta kalsoneto, por la sun- aŭ marbanoj
bisako dupoŝa sako de kolportisto aŭ almozulo
bisso konkbarbo, aŭ konksilko, tufo el plimalpli delikataj fadenoj sekreciataj de la konko (byssos)
bistro nigrebruna farbo
bizara strangefekta, malharmonie originala
bizo malvarma nordvento
blago ŝerca mistifiko
blazo aerveziketo
bobeli naski grandnombre blazojn pro bolado aŭ kirlado
bohema fantazie vivanta en gaje portata mizero
bolto kunfiksilo
bostono dancospeco
botono florburĝono
bovlo larĝa fajenca aŭ porcelana taso
brankardo portilo de malsanuloj aŭ vunditoj
brasi bierfari
bremso maŝinhaltigilo, maŝinmalrapidigilo
briĝo kartludo
bruska kruda, ofende abrupta, malĝentila
brutala beste kruda
bugri anuskoiti
bukceno spirala konko, uzita kiel trumpeto
bukolika rilata al paŝtistoj
bunta multkolora, varikolora
burgo fortika kastelo aŭ urbeto
burso tornistreto, saketo ĉe l' zono; ĝi signas ankaŭ la valetojn de l' oka rondo (it. bolgia)
cenotafo memoriga funebra monumento
censo popolnombrado
centurio centopo da homoj
cesto antikva boksganto
cezaro nomo de romana diktatoro; imperiestro
cezuro versofino, divido de longa verso je du versoj
cico karesa nomo de mampinto
cipo kvazaŭrompita duonkolono, starigita kiel memorilo
cirklo rondolinio
cirkonspekta malriskema
cis maltrans
citato citaĵo
ĉampiono venkinto en sportokonkurso
ĉardaŝo hungara nacia danco
ĉardo stepa aŭ kampara drinkejo
ĉarumo unurada puŝveturileto
ĉipa malmultekosta
ĉirpi muziki kiel grilo aŭ tre junaj birdidoj
ĉit! silentiga krio
ĉizojo dubranĉa tondilo por tranôi ŝtofon, paperon ktp
ĉuro spermo
daimo japana nobelo
damni kondamni je infero, malbenegi
damo sinjorino
daŭbo kurbigita tabulo, el kiaj konsistas la barelo
debila sane malforta
defii instigi por ke oni superu obstaklon
defraŭdi ŝteli ion ofice konfiditan
degni bonvoli fari ion al malaltranguloj, el nura afableco, tamen superecon sentigante
dekado jardeko
dekalogo dekleĝaro de Moseo
delekti tre plezurigi
delico delikata, intensa plezuro
demimondo societo de elegantaj prostituitinoj
deporti forigi eskorte al difinita loko kun malpermeso ĝin forlasi
deprimi animpremi
derviŝo mahometana pastro
desaponti seniluziigi
descendi malsupreniĝi
devanci atinginte lasi post si, antaŭiĝi
devii devojiĝi (ire aŭ kondute)
devori manĝegi
diliĝenco malnova publika veturilo
disdegni malŝati, malrespekti
disipi facilanime malŝpari
dista distanca, malproksima
distorso artiktordo
diurno daŭro de 24 horoj
dizerti transfuĝi el armeo
dojno (rumana) popola kanto
dokta klerega, sciplena
dolmeno ŝtontabulo starigita de prahomoj
dora rilata al arkitektura modo de doroj
dramaturgo dramverkisto
drasta fortege efikanta
drivi esti portata de fluo
drogmano interpretisto
drola komika pro strangeco; strange gajiga
duno apudmara sablaĵo
dupo trompeblulo, mistifikeblulo
dura malmola
easto oriento, kiel geografia direkto
ebo malfluso
egardi montri estimon, konsideron al
eh! mistaksa interrompo
ej! milda malaprobo
ek! ekirigo
ekscentra strangkaraktera, originale sintenanta
ekskuzi senkulpigi
ekzalti animi iun kun ekstrema intenseco kaj ekscito
ekzekvi vendi aŭkcie ies havaĵon por la bono de kreditoroj
elano antaŭensvingiĝo
elito kremo, elektita parto de aro
emerĝi maldroni, eliĝi
enorma supermezure granda
ensemblo kunludantaro en teatraĵo
envulti malsanigi aŭ mortigi per magiaj procedoj
eparkio distrikto regata de episkopo
erekti disetendi kaj rigidigi
erota erotika
erudi plejfunde kaj detale instrui (iun)
erupti erupcii
eseo mallonga senpretenda studo pri moroj, literaturo ktp
eskapi sin forsavi, sin tiri de kaptiteco, ligiteco
eskudo monero
eskvizita bongustega; rave delikatega
esplanado placo antaŭ fortikaĵo
estiel identiga ,,kiel"
etoso spirita atmosfero de medio, pejzaĝo ktp
evento difinita, sufiĉe grava okazaĵo
fajna distinginda pro la kvalito aŭ pureco de sia substanco
falto haŭtsulko
falva tre hele flava, senkolora (pp bestoj)
fantasmo timiga viziaĵo
fantasta fantaziega
fatamorgano optika fenomeno sur varmegaj stepoj, montranta malproksimajn objektojn renversitaj en la aero
fato neevitebla sorto
feder(aci)i alianciĝi
fatraso aĉaĵaro
febla malforta
fekunda fruktodona
femina karakterizata per la ecoj de virino
fermaturo muzika peco, finanta koncerton
feroca sovaĝimpeta
feto embrio post la 3-a enutera monato
fetoro malbonega odoro
fiki sekskuniĝi
fikti arbitre imagi, elpensi artan kreaĵon
filandro subtila fadeno ŝvebanta en aero dum malfrua somero
finto skerma, sporta, luda ruzaĵo
firmamento ĉielarkaĵo
firsto tegmento-supro; ĝi signas la cirklajn rondmurojn, kiuj dividas la bursojn de la oka rondo en infero (it. argine)
flako senprofunda, pluvmarĉeto
fluso tajd-alfluo
fokstroto danco en modo ĉ. 1920
fola iom freneza
forci truddevigi
fortreso fortikaĵo
fortuno feliĉa hazardo
fotelo brakseĝo
fragila rompiĝema
fraŭdi trompoŝteli, misuzante konfidon
frida malvarma
friska malvarmeta
friŝtiko frumanĝo
froko robo de monaĥo
frondo branĉo kun folioj
fu! laciĝo
fuĝi sin forŝteli forkure
futuro estonteco
gadmeso artefarita kaco
gaki anserbleki
galaksio lakta vojo
galiono malnova hispana transportŝipo
gallo loĝanto de antikva Francio (Gallio)
gambo tuto de malsupra membro de homo
gapi senpense rigardi kun malfermita buŝo, rigardegi absorbiĝinte
gaskoni diri vantajn blufaĵojn
gazono herbobedo, herbokovro
geheno loko de sufero en la infero
gejŝo eleganta plezurdonantino, en japanujo
gelo frosto
gemuta estiganta agrablan senton de hejmeco, senĝeneco, kamaradeco
genro seksa karakternomo; specaro
geŝo japana kantistino-dancistino
getao japana lignoŝuo
gildo asocio de mezepokaj laboristoj, komercistoj
gimnasto gimnastikisto
giri ronde turniĝi
glaŭka bluverda
globuso terglobo
glugli (onomatopeo) brui kiel dum elfluo el botelo
gracila tromaldika
graki korvobleki
gralo la sankta kristakaliko
grego ŝafaro, brutaro
grunti porkobleki
gulaŝo bovaĵo pecetigita, rostita kaj poste supigita
guno juna bovino
gvati kaŝobservi, ŝtelatendi; deĵore observi
gverilo surprizmilito
ĝartero ŝtrumpligilo
ĝenio bona, ŝirmanta spirito
ĝigolo pagata amoristo
haĉi ombrostreki
hajduko hungara infanteriano
halukso pieda dikfingro
hanapo mezepoka kaliko
hanti fantomi (spektro, penso)
hasti urĝiĝi, nerve rapidi
haŭli tiri al si per ŝnurego ŝipon ktp
he! alvoko
hedonismo plezuremo kiel vivprincipo
heĝiro mahometana erao, komenciĝanta de la dato, kiam Mahometo fuĝis el Mekao
hej! pli forta alvoko; ĝojkrio
heksagramo sespinta formo, ekz. stelo (magia)
helmo konusforma kasko, kovranta kapon kaj vizaĝon
hemisfero (ter-)duonglobo
heni ĉevalbleki
hida ege naŭza, forpuŝe monstra
hisi suprentiri per ŝnuro (velon, flagon)
hoj! marista elvoko
hojli tirboji
hola! saluta alvoko, ĝojo
homogena havanta en ĉiuj; partoj la saman konsiston
hop! krio antaŭ salto
hordo senorda trupo, fibando
horori esti terurita
hororo teruriĝo, harstariga teruro
hozana Psalma refreno ("savu nin!")
hu! ŝerca miro
huj! subita doloro; forta ekscitiĝo
hulo mara ondomovo ne estigita de vento
humida malseka, abundakva
hupo har-, plumtufo; staranta kvasto
hurli bleki sovaĝbeste
hurti albatiĝi al, puŝtuŝegi, karamboli kun...
husumo japana ŝovebla vando
huŝ! forpelo (al birdoj)
huŝi fortimigi per ,,huŝ"
ĥitono antikva tuniko
iksodo sangsuĉa artikulo
imensa (latina) nemezurebla, eksterordinare granda
impeta arda, viva, forta, intensa (movo)
incendio (dom)brulego
incesto sangadulto
infra malsupra
infuzorio unuĉelo vivanta en malfreŝa akvo
inĝenia spiritlerta, eltrovema
inkubo terursonĝo, sonĝopremo
insinui lerte sugesti, subinspiri, milde enŝovi (ideon)
insolenta arogante, ofende malrespekta
integrala integra
intermezo interakta amuzaĵo; intertempa amuzo
intumeski ekŝveli
investituro festo de enoficigo de mezepoka vazlo
invoki citi por senkulpigo
iriti brulumetigi, inflametigi, plidolorigi
iriza ĉielarke nuancita, kolorita
irizi nuanci per ĉielarkaj koloroj
jaĥto plezurŝipo
jambo versero konsistanta el du silaboj, la unua estas mallonga aŭ senakcenta, la dua longa aŭ akcenta
janiĉaro turka soldato
jarloj svedaj nobeloj (komparu: angla ,,earl")
jelpi plorboji
jodli kanti laŭ tirola modo
jonio hinda nomo de la virina vulvo, konsiderata kiel sanktaĵo
jubeo antaŭĥoreja balkono
jubili ĝojkrii
ĵaluzio latkurieno
ĵonko ĉina barkego
ĵuĵuo ornamaĵeto, ludileto
kaco homa peniso
kaduco kaduceo, vergo kun flugiloj kaj du serpentoj, simbolo de komerco; fasko de vergoj kun speguleto kaj ĉirkaŭvolvanta serpento, simbolo de kuracado
kalamo kaneto, uzata por skribi
kalumeto indiana pipo
kampanjo organizita agado por difinita celo
kaneli sulkornami
kantelo liuto, kreita de Väinemöinen
kantileno lirika kanto; orelflata melodio
kanzono kantata poemo
kapriolo saltado kampromaniere
kaputa rompita, neuzebliĝinta
karavelo malnova hispana velŝipo
kardino pordhoko
kariatido statuo de virino, kolone portanta arkitravon
karmanjolo franca revolucia kanzono kaj danco
karneolo gemo ruĝeta
karnikaro hindia planto
kaskado akvofalo
kaŝmiro hinduje fabrikata lanŝtofo
kazako speco de kampara jako
kazo difinita aparta okazo (oficiale nur gramatika kazo)
kazuo konscienca dubo
kejlo kojnoforma najlo por kunfiksi; por ŝtopi truon; nenecesa vorto en verso, uzata mallerte pro ritmo aŭ rimo
kimbro cimbro, iama ĝermana gento
kiosko orientmoda pavilono
kiromancio mandiveno
klabo batalbastono
klami plurvoĉe krii
klavikordo speco de klavinstrumento uzita antaŭ la fortepiano
klifo bordkrutaĵo
klostro monak(in)ejo
klozeto necesejo
knaki kraketigi sub la dentoj
knali eksplodbrui, kiel pistolpafo
knuto rusa skurĝo
koagli malfluidiĝi, kazeiĝi
koheri kunteniĝi, kunkroĉiĝi; interrilati, interkonformiĝi
koiti sekskuniĝi
kojono testiko
koktajlo improvizita brandmiksaĵo
koktelo brandmiksaĵo
koliero kolringo
koment(ari)i aldoni opinion pri evento
kompano kunmanĝanto, kunulo, kolego
komplico kunkulpulo, krimhelpinto
koncedi koncesii; ne kontraŭi
koncipi ekgravedi
konĉerto speco de komponaĵo
konduktoro trajna, aŭ trama kondukisto
konestablo mezepoka aŭ renesanca militestro
konfesio religianeco
konfeto karnavalaj paperpecetoj
konfronti kompari, kontraŭmeti du atestojn aŭ akuzitojn
konkubi sekse kunvivi, kunkuŝi
konstelacio grupo de steloj
kontempli longe kaj medite rigardi
konvento nacia kunveno dum la franca revolucio; framasonanacia kunveno
konversi konversacii
kopuli sekskuniĝi
koŝmaro inkubsonĝo
kotorno tre altplanda ŝuo de antikvaj grekaj aktoroj
krabli iri kiel multpiedaj bestoj kaj insektoj
kredenci pormeti (trinkaĵon)
krepiti kraketadi, kraketsusuri
kriĉi akcipitre krii
krino longa ĉevalharo sur kolo kaj vosto
kripo manĝujo por bestoj
kroki rapide pentri aŭ desegni la ĉefajn partojn de io
kulm(in)o plejsupro
kulmo kulmino
kuloto ĝisgenua pantalono
kultivi kulturi (proprasence)
kumeno turka gento (hungare: kun), kunfandiĝinta kun la Hungararo
kuracao likvoro el oranĝoŝelo
kurgano tumulo (ŝtonamaso super tombo) de antikvaj gentoj, precipe en Orient-Eŭropo
kurio senata domo
kurta mallonga
kutelo pormanĝa tranĉilo
kuto vilaĝa jupo
kvadrigo kvarĉevala ĉaro
kvaki ranobleki
kvartiro loĝejo por tramarŝantaj soldatoj
kvesti kolekti almozojn por monaĥejo aŭ bonfaraj celoj
kviki pepegadi
labila (latina) malstabila
lanĉi ekirigi por elprovi sukceson; ĵeti
langvoro malstreĉiĝo de korpaj kaj animaj fortoj
lanta malrapida
lasciva voluptema, avida je amorĝuoj
latrino publika necesejo
latrono ŝtelistego
lazareto kvarantenejo
lazarono Neapola almozulo
leĝera malpeza; delikata
lekto kuŝejo uzata de la romianoj dum manĝo
lezi difekti, vundi, malsanigi
libertulo liberigita sklavo ĉe romanoj (PIV: libertino)
libido seksimpulso
licenco poezia permeso, licaĵo
lici esti permesata
lido germana (popola) lirikaĵo, kanzono
liki translasi fluidaĵon (pp vazo ktp.)
lila siringoviola
limbo restejo de nebaptitaj infananimoj kaj antaŭkristaj justuloj, laŭ la katolika kredo
linda okulplaĉa pro ia neordinara delikateco aŭ viveco; beleta
lingamo hinda nomo de la homa peniso, konsiderata kiel sanktaĵo
lontana malproksima
loza malstrikta, malstreĉita
lucida klarvida, posedanta la ĝustan uzon de sia racio
luko lumaperturo de tegmentoj aŭ plafonoj
mago antikva pastro persa; magiisto
magra malgrasa
majonezo ovolea saŭco
majoritato nacia plimulto
majusklo grandlitero
makuro japana kapapogilo el ligno aŭ porcelano
maligna malica, danĝera (pp: malsano)
mandragoro arbo kun grandaj kaj larĝaj folioj
manekeno kvazaŭhomo, provopupo
mango karnoriĉa ekzotika frukto
marketri fari lignomozaikon
marmito bolpoto, manĝilara kaldrono
marono nobla, manĝebla kaŝtano
maroto "amata ĉevaleto"
marsejlezo la franca himno nacia
masakri amasbuĉi
maskula karakterizata per la ecoj de virulo
matutino parto de la diservo kantata antaŭla sesa
mava malbona
mecenato riĉa apoganto de scienco kaj arto
megero nomo de mitologia furio; kverelema virinaĉo
meki kaprobleki
mentala rilata al menso
merdo fekaĵo
meretrico prostituitino
mergi meti en fluidaĵon, enprofundigi
mesaĝo kurierletero, sendita sciigo
mestizo ido de diversrasaj gepatroj
midzi kacosuĉi
miksta miksita el diversaj rasoj, specoj, seksoj
mimo mimikisto
minca maldika
minoritato nacia malplimulto
minstrelo mezepoka kantisto
minusklo malgrandlitero
miraĝo fatamorgano
misalo meslibro
mistifiki trouzi ies kredemon por lin ridige trompi
mitingo politika popolkunveno
mizerikordo pardona kompato
molesti daŭre ĝeni, malkomfortigi
monitoro speco de militŝipo; lacertoido
monotona unutona
monsinjoro ĝentiltitolo de prelatoj
morao itala fingroludo
morbida mole kaj delikate esprimitaj, pp pentraĵo
morbo malsano
morilo kamenstableto, ferŝtipo
morna malĝoje premata; preme malgajiga, malhela
morna preme malhela, malgaja
moroza malgajhumora
moskatelo muskatvino
motociklo motorbiciklo
mucida ŝimodora
mulato mestizo de blanka kaj nigra gepatroj
mungi nazpurigi
nano nenormale malgranda estaĵo
nardo antikva parfuma substanco; odora radiko de valeriano
nargileo turka akva pipo
navig(aci)i direkti veturilon
negi nei, diri "ne"
neglekti malzorgi, malatenti
nekromancio elvoko de mortintoj
neofito nove konvertito; nove varbito, novulo
nervoza nerve maltrankvila
neŭrozo malsano de psiko
nikso akva feo
nirvano stato de beato, atingebla per la neniigo de la individueco
njorna preme malĝojiga
noci malutili
nocio elementa kono
nociva kapabla malutili
noĉo entranĉaĵo en lignotabulo; radodento
nokturno muzikpeco
notico raporteto, studeto
notora konata de plej multaj (ofte kun aĉa nuanco)
novalo nekulturata, ripozanta plugtero
nupto poezia nomo de geedziĝo
oaristo intima konversacio
obĵeti kontraŭmeti refutan argumenton aŭ malfacilaĵon
obscena sekse malpura
obsedi okupi la animon; trude ekkapti la menson
obskura malluma, ne ebliganta klaran vidon
obslaklo malhelpaĵo
obteni iĝi havanta, elpeti
ogro infanmanĝanta legendulo
oj! bedaŭro
olda maljuna
omego greka litero, en formo de duobla o (ω)
omeno malbona antaŭsigno
ondino akva feino
onomatopeo vortfarado per sonimito
opresi tirane premegi
oracio oratoraĵo
orbo 1. cirkulspaco de planedo, orbito; 2. rondaĵo
orgojlo malhumila fierego
oriflamo franca milita reĝostandardo
ornato rita vesto de pastro
ostenti parade elmeti, vante montradi
-oza malsane abunda, karakterizanta malsanon
pado vojeto por piedirantoj
pagano senreligiulo, ofte: nekristano
pakboto kurierŝipo
pakto reciproke deviga interkonsento
palavro interkonsilado (ĉe Afrikaj negroj)
palinodio poemo kontraŭdiranta antaŭan alian poemon de la sama aŭtoro
pampo sudamerika stepo
parapeto ŝirmbalustrado, randmureto longe de ponto, kajo, teraso, kornico
parcimona troaparema
paseo pasintaĵo
pasiono la stacioj de la sufero de Kristo
paŭsi trakopii
paŭti per lipoj montri nekontenton
peano himno de antikvaj grekoj
pederasto homo inklina al amoro de junaj knaboj
pedikuro piedzorganto
pelelo angla biero
pelmelo mikskonfuzo
penatoj dioj de l' fajrujo kaj hejmo ĉe la romanoj
peplo vesto de antikvaj grekinoj
persvadi konvinki iun pri io per vortoj
petalo florfolio de korolo
piĉo virina vulvo
piero pontkolonego
pietato respekta sento al mortintoj, relikvoj, tradicioj
pigmento kolora ero en la haŭtĉeloj
pigra maldiligenta, mallaborema, malvigla
pikniko kotizmanĝo en kamparo dum ekskurso
pilorio malhonora kolono
pimpa gaje loga, dezirekscite eleganta (pp: vesto kaj virino)
pirueto kapriola returniĝo
pisi urini
pita malgrand(aĉ)a
plejdo vojaĝkovrilo
plektro skrapilo (pinĉilo) por vibrigi kordojn de iaj muzikiloj
plonĝi sin ĵeti en akvon
pluki deŝire kolekti (florojn)
plumpa malgracia, maldelikata, maleleganta
pocio kuraca trinkaĵo
pojno manartiko
polmo mankavo, manplato
poltrona malkuraĝa
pompono lana bulkvasto
popo grek-ortodoksa pastro
postiljono rajdanta poŝtveturigisto
postiĉo artefarita tualetakcesoraĵo pp dentoj, haroj ktp
poŭpo ŝipmalantaŭo
povra kompatinda
pranci ribele ekstari sur postaj piedoj
pranzi manĝeti inter la du normalaj manĝoj
predi rabakiri; predo: militakiraĵo, rabakiraĵo
predo militakiraĵo, rabakiro
prefaco antaŭparolo
prestidigiti lerte uzi fingrojn por ŝajnigi miraklon
primavero poezia sinonimo de printempo
primico unuaaĵo kiel oferdono
pristaldo hungara reĝa oficisto mezepoka
prizono malliberejo
prodigi malavarege disdoni
prohibi malpermesi
prominenta elstaranta
promoci promocii
prompta tujaga, rapidfara, fervora
pruda ĉastafekta
pruo ŝipantaŭo
pseŭdo malvera, kaŝ-
psilo serpentdresisto
pudoro sekshontemo
pugo postaĵo, sidvangoj
pulio kavranda rado por glitigo de rimeno aŭ ŝnuro
pum! surpriziĝo
puntilio honorskrupulo
putino prostituitino
rafanisto speco de rafano
rafanistro trudherbo, ofta sur grenkampoj
rakedo pilkreĵetilo
rankori obstine malpardoni, venĝemi
rankoro obstina malpardono, venĝema resento
rapsodio miksita kanto de rapsodo
rapsodo migra kantisto en Helenujo
rara malofta, maldensa
ravino fendegajo, krutaĵo
refleksa responda al ekstera ekscito; nevola, instinkta
refreno interstrofa rekantaĵo en kanzono
rekviemo eklezia preĝa por mortintoj
rekviri oficiale postuli, por milita servo
rekvizito teatra akcesoraĵo
relikvo sanktulaj restaĵoj
remizo senmura ŝirmejo por lignaĵo, kulturiloj, veturiloj kc.
repetitoro lernhelpanto
repliki rebate respondi
represalo venĝa repago
reskripto decido de supera aŭtoritato pri regnaj demandoj
resoluta decidema, firmanima
responsi respondumi pri
restrikti plimalvasligi, malpligrandigi
resurekti reviviĝi
retikulo sinjorina mansaketo
retreto ceda returniro de armeo
retro reen
rezidi kutime restadi, loksidi
rigi provizi ŝipon per necesaj ŝnuroj, pulioj kaj veloj
rilegi forigi (el urbo, lernejo) kun revenmalpermeso
rimorso konsciencriproĉo
riporti raporti en ĵurnalo
riposti skerme rebati
riveli revelacii
rojo eta rivereto
ronroni karesmurmuri (pp kato)
rostbefo rostita bovaĵo
rubekolo paserforma ruĝgorĝa birdeto
rufa ruĝe flava
ruk! (horuk!) alvoko al kuna subita fortostreĉo
rukuli kveri (kiel turtoj kaj kolomboj)
ruleto hazardludo
rumoro konfuza voĉbruo de pluraj homoj
runo litero, gravurita skribo de praaj ĝermanoj
ruro kamparo
rustika kamparanmoda
ruŝo tualeta tulkrispo
saboti intence fuŝi
sakri aŭtomate blasfemi, ne intencante ofendi dion
sakrilegio malrespekta ago kontraŭ religiaĵoj
salubra favore efikanta sur la organismo
sandviĉo ŝinkobulko
sanitara rilata al la publika sano
sapori impresi iamaniere la gustosenton
saptaparno hindia planto
sarabando frenezeta danco
sarmento tigo, kreskigita de vito
saturniano partoprenanto de festo de dio Saturno; al tiuj festantoj en la antikva Romo estis ĉia konduto permesita
saŭdado amara ĝuo, kiun oni gustas en la doloro, dolora mildo de la rememoroj kaj bedaŭroj
savano nordamerika stepo
sekestri deponi diskutatan propraĵon en la manojn de krompersono, ĝis estas decidite, al kiu ĝi devas aparteni
sekulara nemonaĥa
seneskalo oficisto juĝanta en la nomo de la reĝo
senila kaŭzita de maljuneco
senioro sinjora moŝto
sensitivo sentema mimozo
senso sentorgano
sepulti enterigi
siesto tagripozo post tagmanĝo
signaturo subskribo de sia nomo, kiel atesto pri akcepto
sikario dungita murdisto
sikulo hungara gento, loĝanta en orienta Transilvanio (Rumanio)
silfo feo
simuli ŝajnigi
simultana samtempa
sinekuro senzorga, senklopoda ofico
sinistra, sinstra malbonaŭgura, misan promesa
sinki malrapide malsupreniri aŭ fali
sino trunkantaŭo de la homa korpo
sinui serpentumi, zigzagiri
sinuo serpentumado, kurbzigzagaro
siro estra, reganta moŝto, reĝa moŝto
situi havi geometrian, aŭ geologian situacion
skabelo piedbenketo
skadrono skadro
skafaldo provizora trabaro, ekz. dum konstruado
skandi laŭtlegi emfazante rimon
skato glitŝuo
skoldi riproĉadmoni
skolto ano de asocio, kiu celas la hardadon de junuloj per individuigaj kaj esplorecaj ekzercoj
skorio feĉo de fanditaj metaloj
skroto testikujo
skvaro publika placo kun ĝardeneto
sledo glitveturilo
slojdo manlerta laboro hejma
smalao araba tendaro
smokingo ceremonia jako
snobo homo, kies precipa zorgo estas ŝajni tre inteligenta kaj kompreni plej modernajn artaĵojn
snufi enspiri ion (ne aeron) en la nazon; brue spiri
softa milde mallaŭta
soldo monero; soldatpago
sombra malluma, malhela
sordida aĉe, naŭze malpura
sordino sonobtuzigilo
sozio vizaĝsimilulo
spago ŝnureto
spano distanco inter la pintoj de dikfingro kaj mezfingro de streĉita mano
spektatoro spektanto
spekti rigardi kaj aŭskulti (en teatro ktp.)
spelto speco de tritiko
spili bortrui (barelon); meti kranon al barelo
spineto speco de malgranda klavikordo
spontan(e)a memvola kaj mempova
sproso verda ĝermo sur branĉo
spuro postsigno
srebi klopodi spirite
stabila firmostara, malŝanĝema
stado stadio
stagni restadi senmova
stamino tre maldika ŝtofo
staplo provizora deponejo, materialejo
starti ekiri
statisto akcesora rolulo en teatro aŭ filmo
stentora tre forta (pp voĉo)
sterila senfrukta, malfekunda; senmikroba
steveno antaŭkila trabaĵo
stifa (filo) nepropra infano por la edzo (aŭ edzino), se propra infano de la alia parul(in)o
stigmo neforviŝebla haŭtmarko (ankaŭ morale)
stiko promenbastono
stinki malbonodori
stoko varkvanto en tenejo
stolo ŝaloforma akcesoraĵo de pastro
stompi ombri desegnon per krajonpolvo kaj rulaĵo el sorbpapero
stop! haltigo
stopi halti (pp maŝino)
strangoli gorĝpreme mortigi
straso senvalora imito de diamanto, oro ktp.; falsbrilaĵo
strebi priklopodi
streta mallarĝa
stridi akre siblegi
strikta malvasta
stringi ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭstreĉi
stulo fekseĝo
stumbli faleti, falpuŝiĝi
stuporo sensobtuzeco
sturmi kurataki
subreto aktorino ludanta rolon de servistino
sukubo diablino kuŝanta kun viro
superba impone, majeste bela
supla fleksiĝema, facile klinebla
suplemento alpleniĝo, pliaĵo, ekstraĵo
suspiri ĝemspiri, silkbrui
susuri eligi silkecan sonon
suvereno iu kun la plej supera povo de la regno
svaga malpreciza; nebule malcerta
svelta gracitalia
ŝagrino speco de ledo
ŝakri komercaĉi laŭ hazarda aŭ neleĝa maniero
ŝakto mineja vertikala enirejo
ŝminko vizaĝŝmiraĵo
ŝoki ofendi ies senton (precipe pri deco)
ŝorbeto glacia franda trinkaĵo
ŝovina ŝovinisma
ŝriki tranĉe voĉi kiel terurita virino
ŝrumpi kuntiriĝi kaj sulketiĝi pro seko, maljuno ktp.
ŝtormo fortega ventego
ŝutro fenestrokovrilo
tajdo alfluo kaj refluo de l' maro
tajli eltranĉi por doni formon (ekz. al ŝtofo)
tajpi maŝinskribi
talaro longa vestaĵo de juĝisto
taluso laŭvoja teramaso, terbenkego
tantaliga similiganta al Tantalo, ĉar prezentanta turmente neatingeblan regalon
tarda malfrua
taŭro virbovo
taŭzi tirskuante malordigi, mistrakti
taverno drinkejo
telepatio spirita komuniko de sento tra granda interspaco
temerara aŭdace sentima, kuraga
tempesto furioza vetero, ventego
tenaca elaste alteniĝema, malfacile etendebla
tenebro profunda mallumo, malhelo
tenera karesema, varmkore delikata
teozofio doktrino de mistikuloj, kiuj pretendas senpere rilatiĝi kun dio
teozofo teozofiano
tepida malvarmeta, duonvarma
tibio longa rekta blovinstrumento
tifono ciklono
tigo trunketo de floro
tiki nerve kuntiri la muskolojn
tirso bastono ornamita per vitbranĉoj
titubi (latina) ŝanceliĝante paŝi, kiel ebriulo
tju! krio por timigi
tobogano malalta glitveturilo
tohu-va-bohuo (hebrea) konfuza malordego, kaoso
tombolo loterispeco
torpori sensentiĝi (pp membroj)
torturi intence turmentadi por konfesigi iun; turmentegi
trajno vagonaro
trampli terbati per piedo por eksalti aŭ pro kolero
trampo aĉa, ĉifona vagulo
tranco stato de mediumo, kiu, laŭ la spiritisma kredo, cedas sian korpon al senkorpigita animo
transversa tranĉanta orte aŭ oblikve la ĉefan direkton
trejni ekzerci por sporto
trepidi forte skutremi
treti piedpremi
triblo longtiga herbo (Tribulus orientalis) kun dornaj semujoj
tribo grupo de samgentaj homoj
trista malgaja, malĝoja
trivi uzkonsumi
trobadoro trubaduro
turbulenta malpace agitema
turbulenta malpace agitema
turpa aĉe malbela
tutelo zorganteco, kuratoreco
uesto okcidento
unikorno mita besto kun unu korno
unio unuiĝo, de homoj aŭ popoloj
unkti sanktolei
uvo vinbero
uzurpatoro uzurpanto
vaka malplena
vasko granda fontana konko
vazistaso fenestreto por vidi la enirantojn
vepro densa arbareto, dornejo
vertiĝo kapturniĝo
vertrago leporhundo
veselo malnova militŝipo
veziro turka generalo
vigli nokte maldormi
vikingo antikva skandinava heroo
vikto regule ricevita manĝo
vilao somerloĝejo
violenta malmodera, senbrida, perforta; violenti: perforti, seksatenci
virulenta prezentanta maksiman disvolviĝon de mikrobo aŭ viruso
visceroj internaĵoj de korpokavoj (hepato, intestoj, pulmo ktp.)
vito danco de (sankta) Vito, konvulsia malsano
vito vinarbeto; vinberujo
volbo arkforma plafono
voluto spiralornamo
vori formanĝi avide
vringi premtordi
zeloto forvoranto, fanatikulo
zepelino direktebla cigarforma balono
zoilo malica enviema kritikanto