Degelas milde Sub dolĉa amnarkoto La koro frosta. Atentu! La printempan Degelon sekvas koto! |
Unua kiso: Eterno en minuto! Fandiĝ' mistika: El du frakcioj iĝas Ne plu rompebla Tuto! |
L' okulojn kovras Per rozkolora vindo La amo. Vagas Ebrie la amantoj En rozkolora blindo. |
Per siaj revoj L' amatan oni oras; Farinte tiel Pli belan memon, oni Sincere sin adoras. |
L' amata estas Balon' de fea revo. Se vi ĝin kaptas, Ju pli vi ĝin alpremas, Des pli minacas krevo. |
Pli longe ami Iun ol tiu amas Aŭ malpli longe: Ĵaluzo aŭ kompato: Turmento preskaŭ samas. |
Ho amo, amo, La homo vin elporti Ne povas longe: Li devas, nepre devas Aŭ murdi vin aŭ morti. |