ANTAŬPAROLO

En 1939, la "sepdeksepa libro eldonita de Literatura Mondo" devis esti Izolo, la unua poemaro de Kalocsay post Streĉita kordo kaj Rimportretoj(1931). La volumo estis presita; sed ĝi neniam estis bindita, ĉar komenciĝis la Dua Mondmilito kaj sekvis ses jaroj dum kiuj — kiel antaŭdiris Kalocsay en sia "Adiaŭo" fine de la nuna volumo — "dezertaj koroj, kaj, post sangelĉerpo, la landoj same iĝis jam dezertoj..." Kvankam Kalocsay kaj la travivintaj fideluloj sukcesis poste restarigi, provizore, Literaturan Mondon, tamen la malnovaj oktavoj de Izolo kuŝis forgesitaj kaj ŝimantaj. Nur dank' al vizito de Reto Rossetti, kelkajn jarojn post la milito, saviĝis — sed li rakontu mem (Esperanto, marto 1976, p.46):

"Aŭ ĉu mi rakontu pri lia nova poemaro Izolo, presita ĵus antaŭ la militeksplodo, sed neniam eldonita? Mi tede petegis 5 ekzemplerojn ĝis fine li konsentis kaj gvidis min al kaduka barako, kie la oktavoj kuŝis disŝutite sur la tera planko. Mi zorge kolektis kvin kajerojn, kiuj do fariĝis la solaj postrestintaj ekzempleroj en la mondo."

Jen bibliofila historio! Praktike, unua eldono kvinekzemplera — kaj eĉ tiom nur preskaŭ hazarde! Kaj laŭ unu el tiuj raregaĵoj, donacita de Reto al mi, povis pretiĝi la nuna "dua" eldono tridek ok jarojn poste...

Ĉiuj literaturamantoj avide trafos la okazon koni la poemojn en tiu ĉi libro. Kalocsay estas kaj restos unu el la ĉeffiguroj en la historio de Esperanto, kaj sekve ĉiu lia verko estas elstare grava por konstato kaj kompreno pri la direkto kaj evoluo de lia talento. La plimultaj esperantistoj por la unua fojo legos la plimultajn ĉitieajn poemojn — ekzemple, la ekskvizitajn japaneskojn —ĉar nur malmultaj aperis aliloke, en Ora duopo La kremo de Kalocsay.

Kiom koncernas la tekstojn en Ora duopo, Izolo havas kroman intereson. Nome, Kalocsay estis poeto, kiu konstante reviziis siajn tekstojn, kun la sekvo, ke pluraj el la koncernaj tekstoj aperis reviziite en Ora duopo. Ĝenerale (eble la sola escepto estas la unua strofo de la unua "Malnova Madrigalo") la ŝanĝoj estas malgrandaj; sed verŝajne mi ne estos la sola, kiu trovos la postpensojn de la poeto ne nepre plibonigoj ... Ĉiuokaze, tio starigos siatempe belan problemon por liaj editoroj!

Intertempe la legantoj trovos en Izolo plurajn el la plej belaj lirikoj iam verkitaj en Esperanto. Kaj en la sekcio Sur la monto Nebo ili trovos la ĝustan senesperan etoson de la jaroj precize antaŭ la katastrofego, kiun ĉiu klarvidulo sciis neevitebla.

Entute oni povas diri, ke sen Izolo nia scio pri Kalocsay estus grave manka kaj dolore unuflanka.

W. Auld