Forpasis jam la freŝaj majoj, Porpasis la julioj ardaj, Dronas en nubo de malgajoj L' okuloj triste rerigardaj. Ĉesis frenezo kaj sovaĝo Kaj ĉevalidaj pied-svingoj... Ĉu restis nur amara saĝo Kaj senrevigaj cel-atingoj? Ĉu pri kaduko dokumentas, Ke mokon kaj longbarban grumblon Kaj nekomprenon mi jam sentas Sur la piedoj kiel plumbon? Ke ofte malagrabla voĉo Admonas min por vivkalkulo, Kaj tiam aĉa memriproĉo Min pikas ĝene kiel kulo? «Idioto, oni vin en kaĝon Devus enfermi, sub hont-marko, Ĉar kapti volis vi miraĝon Kaj kuris vi post ĉielarko. Jen estas do la trista horo, Kiam vi morne ekrezonas: Kion vi faris kun fervoro, Ĉu tion iu do bezonas? Forpasis viaj freŝaj majoj, Forpasis la julioj ardaj, Ekgrimpis vi al Himalajoj, Kaj venis al bedaŭroj tardaj. Jen, kion sonĝplenum' vi kredis, Vi vidas, estis nur deliro! Kia frenezo vin obsedis Treti en rondo sen eliro? Akceptu, kara, la averton De l' saĝo kun humila danko! Kaj ŝutu cindron sur la verton, Kaj frapu ĉion al la planko!» «Malica voĉ', la revizion Tre trafe faris vi, tre tranĉe. Vi rabas mian iluzion. Kion vi donas interŝanĝe? Volonte, vi min vidus ŝimi Sen rev' en monotona grizo... Ne! Mi preferas min animi Eĉ per mensoga paradizo! Ne! La matur-gravedan aĝon Mi ne pasigos per lamentoj! Mi volas forton kaj kuraĝon De l' aŭtun-ekvinoksaj ventoj! Forpasis jam la freŝaj majoj, Forpasis la julioj ardaj, Tamen al malproksimaj kajoj Brilas l' okuloj fiksrigardaj, Kaj se min logas en etero Astro-muzik' de ĉiel-harpoj, Mi ride lasos sur la tero La grumblon de la longaj barboj! Konservu por vi vian saĝon, Mi pelos mian aerbarkon, Kaj mi atingos la miraĝon, Tenos en la man' la ĉielarkon!» 1934 |