HOMO

Disĉiplo

Someran riĉon
Aŭtuna frost' ekstermis:
Krei kaj murdi,
Ho vi Natur' kruela,
La Homo de vi lernis!

Malamo
Malami multon
Povas la hom' sovaĝe.
Ami li povas
Sole sin mem; eĉ tion
Li faras tre malsaĝe.

Konsolo

Aer-atako.
Laŭ la ĵurnalraporto
Mil homoj mortis.
Konsolo: ĉiu mortis
Per unu sola morto.

Respondo

Mil homoj mortis
Kaj trovas vi motivon
Por la konsolo:
Ja ĉiu perdis sian
Unu kaj solan vivon!

Demando

De lud' kun fajro
Ni gardas la infanon.
Al homoj kia
Senzorga Patro donis
Bombojn kaj aeroplanon?

Tasko

Ami la homon,
Jen malfacila tasko.
Ne pli facila,
Ol kisi amfervore
Amaton en gasmasko.

Konvinkiĝo

La hom' la vivon
Laŭ mondkoncept' aranĝas,
Ne povas agi
Kontraŭ la konvinkiĝo,
Prefere li ĝin ŝanĝas.

Batalo por vivo

Malsataj ratoj
En plena sil' da rizo
Batalas sange
Por unu sola grajno:
Ekonomia krizo.

La historio

La patroj sangas
Por la futur' de l' filoj,
La filoj sangas
Pro la pase' de l' patroj:
Jen saĝo de l' armiloj.

Paradiza eraro

Eraris Eva
Pri l' pom' en paradizo,
Ĉar ja ne povas
Ĝis nun la hom' distingi
Inter malbon' kaj miso.

Konkluda deziro

El lunradioj
Arĝentan ŝnuron ligi,
Sur lun' kreskanta
Pendigi min, kaj langon
Moke je l' mond' eligi...