IZOLO

Pli kaj pli la izolo de ekzilo
Min ĉirkaŭfermas: inter la tumulto,
Kaj tamen sola, sola, en azilo

De sentoj fremdaj al la granda multo,
Mi vivas fremde, mire, senkomprene,
Kiel de praa, senadepta kulto

La lasta pastro, kiu surpostene
Persistas, kaj en la malplena templo
L' antikvan riton gardas malserene,

Izole, rustiĝinte de kontemplo
Silenta, reve pri l' malnova brilo,
Senfrate, ekzilite el la tempo;

Aŭ kiel la krevinta sonorilo,
Kiu en la duonruina turo
Silentas, forgesinte pri l' jubilo

De himnoj en dezerto, kien spuro
De hom' ne, gvidas plu; kaj kiu psalme
Neniam vokas plu al preĝmurmuro:

Nur vent' eksvingas ĝin danĝeralarme...
1938