Trilon de grilo Sur kampo, en mallumo De somernokto, Akordoj akompanas De fajna fojnparfumo. |
La rozburĝono Petalon post petalo Malfermas nokte. Jam nudas. Ve, se venos Maten', estos skandalo! |
La vagabondo En la vesper' serena Verŝiĝi lasas L' arĝenton de la luno Al sia poŝ' malplena. |
La steloj pluvas Kaj pluvas kun persisto. Pro l' stela pluvo El mia kor' ekĝermas La fru-aŭtuna tristo. |
En triangulo La gruoj grege iras. Liter' giganta! Mi volus VO prononci, Sed VE mi elsuspiras. |
Kia teruro Fantomis tra l' arbaro, Ke pro l' hororo Al ĝi dum unu nokto Griziĝis ĉiu haro? |
— La semoj vivas! Do ne afliktu vin tro La frosto murda. — Jes, sed ĉu ili vivos Ĝis fino de la vintro? |
Printempo milda Donacas flor-aromon, Brilon kaj gajon, Tamen, kruele murdas La povran neĝohomon. |
Ho, se l' oreloj Pli akrus en ĉi gaja Maten', kaj aŭdus La etajn sonorilojn. De la konvalo maja! |
Lilio logas, Kiel virgin' naiva, En ĉasta blanko, Sed gardu vin, vi svenos Pro ĝia spir' lasciva! |
La vento vokas Por vag' de vagabondo. Ho, bone estus Kuniri, kune fajfi Tra l' mondo, kaj pri l' mondo! |