PROLOGO:

Ciniko, sola eblo
Rifuĝi de l' turmentoj
De la tro premaj sentoj,
Tordantaj nin ĝis febro.

La ŝultrojn sen funebro
Eklevi pri l' eventoj:
Ciniko, sola eblo
Rifuĝi de l' turmentoj.

Sen povo, sed sen feblo,
Eĉ antaŭ danc' en ventoj
Kantzumi tra la dentoj
Ĝis rompo de l' vertebro:

Ciniko, sola eblo ...