Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Al EtelkeĈu vidas vi, trezor', Danubon,kaj la insulon meze? Mi tiel tenas vian bildon en mia kor' karese. De la insulo verda branĉo trempiĝas en rivero, se en mia kor' vi tiel trempus la verdon de l' espero! |