Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Alaŭdon aŭdas mi denove...Alaŭdon aŭdas mi denove...Delonge mi forgesis pri l' birdeto kara. Ho printemp-heroldo, sonoru plu per gaja tril'! Dio, min kiel dolĉe tuŝas ĉi sonoj post batala bru'! Kiel se brulan vundon banas monta torento per la freŝa flu'. Ho kantu, trilu, kara birdo! Min memorigas ĉi kantet', ke ne nur murda il', soldat' mi estas, sed ankaŭ homo kaj poet'. Pri l' amo kaj pri poezio min memorigas via son', kaj, kion donis al mi ĉi diinoj, kaj donos: pri la multa bon'. De l' tril' refloras du rozujoj: l' espero kaj la rememor', kaj ili klinas siajn belajn branĉojn al mia sorĉebria kor'. Kaj sonĝas mi en tiel dolĉa, en tiel rava revo-lul', pri vi, mia anĝel' fidela, kiun mi amas kun fidela brul'. Beato de animo mia, vi, kiun al mi donis Di', por montri, ke ne supre la ĉielo, sed sur la tero, tie ĉi. Ho kantu, birdo, floroj kreskas laŭ via dolĉa voĉo... Jen, kiel dezerta estis mia koro, kaj nun ĝi estas florĝarden'. |