Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
AmsopiroHo, jam denove ami mi dezirus.Kion sen rozo la ĝarden' valoras, kion valoras por mi am' kaj juno, se am' en ili por ornam' ne floras? Mi amis, sed el tiu amo havis ĝisnune nur la senton de doloro, kaj ĉi doloro dolĉis pli ol ĉio, kion memori povas mia koro. Ho Dio, se nin jam eĉ kun turmentoj la amo per feliĉo tia dotas, kia ĝi estas, se ĝi, ripozante en koro, mildridete ĝin dorlotas? L' anim', senhejme vaga birdo, flugas, serĉante, kie ĝi la neston metos. Al ĝiaj sentoj hejmon sopirantaj ĉu kor' knabina malfermiĝi pretos? Sed kvankam ree ami mi dezirus, mi ne forgesis pri l' knabin' mortinta.. ĉe montpiedo jam burĝonoj krevas, sur pint' ankoraŭ kuŝas neĝo vintra. |