Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Arb' mi estos, se...Arb' mi estos, se vi arbo-floro,flor' mi estos, se vi rosogut', ros' mi estos, se vi sunradio, por ke unuiĝu nia tut'. Se vi estas, kara, la ĉielo, tiam via stel' ŝanĝiĝos mi, se, knabin', vi estas flam' gehena, por unuigi nin, damniĝos mi. |