Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Arbeto al tempestoMalpli krude, ho tempesto, frato de l' koleraj animoj,hejmon de branĉaro mia ne distaŭzu en furioz'! Sankta templo ja mi estas, kaj altaro en mi: ĉi nesto, pastro de l' altaro eta estas tie ĉi najtingal'. Lasu ĝin per kanto pace psalmi al la gloro de Dio kaj de la Naturo bona: nia kuna sankta patrin'. |