Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Batalkanto

Bru' tambura, kri' trumpeta,
trupo staras batalpreta,
antaŭen!
Kuglo fajfas, glavo tintas,
la hungaron tio svingas
antaŭen!

La standardon alten levu,
ke la mond' ĝin vidi devu!
Antaŭen!
Vidu, legu tuta tero,
sur ĝi sankta vort': Libero!
Antaŭen!

La hungar', se li kuraĝas,
malamikon alvizaĝas.
Antaŭen!
Se hungaro, jam heroo,
li kaj Dio: sama volo.
Antaŭen!

Teron sub mi sango lavis,
kamaradon kuglo trafis.
Antaŭen!
Ja ne estos mi pli mava,
kuras mem al morto brava.
Antaŭen!

Se defalos niaj manoj,
se pereos ĉiuj anoj,
antaŭen!
Se ni mortos, estu tio!
Ni pereu, ne l' patrio!
Antaŭen!