Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Bosko birdo-ĥoron havas...Bosko birdo-ĥoron havas,florĝardeno floron havas, la ĉielo stelon havas, fraŭlo kor-anĝelon havas. Flor', vi floras; bird', vi trilas, kaj vi, stelradio, brilas, kaj ŝi — floras, trilas, brilas: la havantoj kvar jubilas. Aj, la floro velke palas, bird' forflugas, stelo falas, sed knabinjo tie restas, fraŭlo plej feliĉa estas. |