Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Ĉe l' fino de l' jaroJar', vi finis vian kuron,iru do, sed ne en sol': transa mond' en nokto dronas, etan lampon vi bezonas, jen do mia kantparol'. Lir' malnova, vin mi kaptas, viajn kordojn provas mi, ĉe mi longe vi vin trovas, multe sonis vi; mi provas, ĉu ankoraŭ povas vi? Se vi sciis iam ravi, nun do ravu per sonor', inda al la famo restu, pli solena per vi estu tiu ĉi solena hor'! Dio de batal' min varbis, iras mi al lia ar'. Kant' ripozos mutiĝinte, se mi skribos, mi glavpinte skribos kantojn en ĉi jar'. Sonu, liro, sonu, kara, diru, kion povas vi, diru krude kaj molzume, diru brile kaj mallume, plore kaj en ĝojebri'! Estu uragan' rompanta praajn kverkojn en koler', kaj zefir', kiu kviete dormi lulas dolĉridete florojn de l' printempa ter'. Kaj spegul', en kiu mia tuta viv' rigardas sin kun la du plej belaj floroj: juno kun pasemaj horoj, am' kun neniama fin'. Ŝutu, lir', forŝutu ĉion, kion kaŝis vi ĝis nun: al ĉielo kaj al tero ŝutas for ĉe l' malapero ĉiujn brilojn ankaŭ l' sun'. Sonu forte, lir', se jena kanto estus jam la fin'. Tuj ne mortu ĝiaj tintoj: de la tempo la montpintoj, la jarcentoj eĥu ĝin! |