Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Dum drinkoKiom estis jam la glasoj?Nur kvi-kvin? Sankta sak'! Funkcias bone tiu vin'! Eĉ duoblo estis por mi neniet', nun de kvin jam ŝanceliĝas la pied'. Kruroj pezas, lango lamas ĉebabil', gorĝo estas intermont' de Termopil', Leonidas la trinkita vino, jes, miaj pensoj: trupo de Sex- Rex-Xer-xes. Ej! neniel min esprimi povas mi. Ĉu pro vino? Eble tiel trovas vi? Fratoj! Tion pensi estus ja erar'! Min neniam nocas suk' de vinberar'. Kiel povus noci min la vin-sorbad'? Ĉu mi vane estis iam so-soldat'? Mil kanonoj! Jes, soldato laŭ regul'! Infanterian' mi estis, eĉ simplul'. Verd-refalda, flavbutona militist', ĝis simplul' avancis mi sur ranga list'. Bone, ke ne longe daŭris la servad', eble estus min trafinta eĉ degrad'! Ho, amikoj! oftas tie ĉi afer'; damne glita la soldata karier'! Ĉefe al la hom' simila al mi mem, kies kapo estas ne sen obstinem'. Mi ne petas pri konsiloj kaj pri gvid', ne aŭskultas eĉ je l' harpo de David'. Lasi pupe min tiradi? Mondfrakas'! Ne! Mi faras, kiel plaĉas! La kompas': propra naz'! Sed mi, kiel muelilo, nur sen ĉes' mueladas, kaj soifas ĝis eksces'! Donu vinon! Haltas rado de muel', se ne fluas multa suk' por ĝia pel'. Rad' ruliĝu, do mi trinku en abund'! Sorbi mi ne ĉesos ĝis la kruĉa fund', kvankam, kiel Falstaff dirus, mia suĉ' mejlon longus ĝis la fundo de la kruĉ'! Sed... kie mi lasis?... Scias la kukol'! Ĉu ne pri muelilo estis la parol'? Jes, sed kion mi pridiris? Tondroj mil! Mi ne scias, eĉ vringate en premil'! Certe, ke l' palpebroj pezas jam kun prem' muelŝtona, eble venkas min dormem'. Drink' sufiĉas do. En liton plonĝu ni. Bonan nokton, la daŭrigon sonĝu ni! |