Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Eĉ se dum ŝia vivo...Eĉ se dum ŝia vivo mi ne amusl' infanon dolĉan de la bukloj blondaj, mi enamiĝis al ŝi en mortlito, kiam blindiĝis por ŝi lumoj mondaj. Ho, kiel bela estis ŝi mortlite! Kiel matene cigno ekbrilanta. Kiel sur vintra roz' la pura neĝo flugpendis super ŝi la morto blanka. |