Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
El ĉi brila mondo...El ĉi brila mond' mi volus jam formigri,ĉar mi makulojn vidas ĉie nigri. Al densa arbareg' mi pasus, kie neniu min plu embarasus. Kaj mi aŭskultus tie branĉsusuron, aŭskultus lirli riveretan kuron, kaj la kantantan birdon viglan, rigardus mi la nubotrupon migran, sunvenon, sunsubiron mirus, ĝis fine ankaŭ mi subirus. |