Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Sándor Petőfi

Sándor (Aleksandro) Petőfi naskiĝis la 1-an de januaro 1823. en urbeto de la Granda Hungara Ebeno, Kiskőrös, sed la unuaj memoroj lin ligis al Kiskunfélegyháza, kien la familio baldaŭ transloĝiĝis. Lia patro István Petrovics, nobelo, estis bovbuĉisto, edziniginta slovakan servistinon, Marian Hrúz. Por la fileto, kiun la patrino ne povis mamnutri, oni dungis mamnutristinon, Suzanan Kurucz, la vartistinon de "Sur mia naskotero"; la najbaroj nomis ŝin Kantema Suzana.

Petrovics riĉiĝas: akiras domon, agron, vitejon, negocas per bovoj po cent, volas do el sia filo eduki veran sinjoron. Ne kontenta pri la loka lernejo, li sendas lin al "schola latina" de Panonia urbeto. La knabo tie lernas eminente, perfekte ellernas latine, laŭdire parkere scias ĉiujn odojn Horacajn. Post 13 jaroj, tiu tempo inspiros lin por la poemo "Fea sonĝo".

En 1833 la patro lin sendas plu lerni al Peŝt. Sed ĉi tie li vivas inter malpli bonaj cirkonstancoj, kaj la pli fruan idilion serĉas en vagadoj kaj en la teatro; pro tio la modela lernanto komencas dekadenci. La patro tial transsendas lin al la urbeto Aszód; ĉi tie li restas tri jarojn, multe legas (Ovidon, romantikajn kiĉojn), kaj ree allogas lin la revomondo: la tentanta teatro. Li volas aliĝi al migra aktortrupo; ĉi ties direktoro postulas de li lernejan forpermeson, li do petas tian de sia profesoro; ĉi tiu tuj sciigas la patron, kaj la knabo ricevas de la alrapidinta patro drastan draŝon. Kaj tio helpas: la filo de tiam lernas tiel eminente, ke, konfidite de la profesoroj, estas li, kiu verkas jarofine la adiaŭan poemon, sian unuan postrestintan verkaĵon, longan poemon heksametran kun multaj klasik-mitologiaj aludoj.

Kun la memoro de la granda draŝo li revenas hejmen (1838) kaj ankaŭ la tiean Edenon li trovas prirabita: la patro plene bankrotis. Kaj li havas kion aŭdi de la incitita patro, kiu kriadas, ke Sándor volas esti vagabondo, komedianto, sed li savos lin de tio: li estu buĉisto kiel la patro! La patrino fine tamen repacigas la kolerulon, kaj dank' al tio, por la nova lernojaro Sándor venas al la gimnazio en Selmec.

La junulo avide legas kaj studas en Selmec, sed nur tion, kio al li plaĉas. Post la unua duonjaro liaj notoj ne estas bonaj, li perdas la lernejajn favoraĵojn. La patro, sciiĝinte pri tio, skribas al li letere, ke pro "lia neglektemo, diboĉemo kaj senordeco" li prenas de li sian manon: li iru sian propran vojon.

En 1839, meze de februaro, vendinte ĉion havatan, li ekiras en neĝblovado el Selmec al Peŝt: la vojon (ĉ. 100 km.) li trairas en 17 tagoj. En Peŝt li baldaŭ trafas en la teatron, sed tie li fariĝas plie teatroservisto ol helpaktoro, tial li zorge kaŝas sin antaŭ konatoj, alprenas pseŭdonomon. Iele tamen lin retrovas lia patro, kiu, travivinte mil turmentojn pro la perdita filo, nun jam volontege lin pardonas. Ankaŭ sian edzinon li venigis kune por la repaciĝo, kaj ĉi tiu ankaŭ okazas inter larmoj: ili kune hejmeniras al Dunavecse, kien dume la familio transloĝiĝis por vivi tie en la "eta domo ĉe Danubo granda" (vd. "El malproksimo"). Kadukiĝinte, grumbleme laboras tie la olda Petrovics, kaj ankaŭ la filo estas ege deprimita pro la malfortuno de la gepatroj, kaj pro tio, ke li ne povas ilin helpi.

Unu riĉa parenco — kiu ne malmulte kulpis en la bankrotiĝo de Petrovics — invitas Aleksandron al si por la somero, kaj promesas, ke "kompense de certaj malutiloj" li sendos lin lerni liakoste al Sopron. Sed somerfine li ŝajne jam trankviligis sian konsciencon; li foriras dehejme kaj postlasas leteron al sia edzino: "Sándor ja fariĝos nenio krom komedianto, donu al li kelkajn forintojn, kaj li iru, kien li volas." Sándor, desapontite kaj ofendite, tamen iras al Sopron, kaj tie — irinte en la kazernon, li varbiĝas por ses jaroj kiel "velrefalda, flavbutona militist' "; eble li ne vidis alian vojon eliran, eble li esperis fariĝi oficiro kaj ekvidi Italion. Ĉi tiun karieron rompas, ke li malsaniĝas je tifoido, poste restas magra, malforta, sputas sangon, tiel ke vintre de 1840 oni trovas lin netaŭga por militservo. Tiam el la Zagreba hospitalo li iras piede al Sopron (preskaŭ 200 km), poste al Pápa, por fini siajn gimnaziajn studojn, sed el la kolegio oni "forrigardas" la magran, hasteman figuron, similan, en sia trivita soldatfrako, al birdotimigilo. Ree li piediras do centkelkajn kilometrojn kaj trafas hejmen. La gepatroj ĝojegas revidi la filon perditan, sed Sándor ne trovas hejme sian lokon, ree ekvojas, trapiedas grandan parton de Panonio kaj en la vilaĝo Ozora aniĝas al sesmembra migranta aktortrupo. Tage li anoncas la programon, kuradas akiri meblojn kaj vestopecojn por la vespera prezentado. Tamen, kiam venas la aŭtuno, ree altiras lin la gimnazio, denove li iras al Pápa. Tie unu el la profesoroj nun helpas la "oldan" ekssoldaton: havigas al li privat-instruajn horojn, do enspezon. Nun li povas trovi por si amikan rondon, en kiu troviĝas ankaŭ Maŭrico Jókai. Kaj ĉe la fino de la lerneja jaro, subite venas granda sukceso: la Peŝta revuo Athenaeum publikigas de li la poemon "Vin-drinkanto". La poemo, post la komenca strofo:

Ĉe vineto zorgopela
gajvivule sidas mi,
ĉe vineto zorgopela,
sorto, vin priridas mi.

memoras pri la "morna mondo", pri la "skorpioj de vivturmentoj", kontraŭ kiuj helpas la vino, kaj finiĝas jene:

Kiam min de l' vino peli
venos morto, trinkos mi
lastan gluton, kaj al frosta
tombo ride sinkos mi.

Kantoj pri tombo kaj pri vino estis tiam en modo, kaj la poemo enhavas ambaŭ, kaj ĝia ritmo estas trokea, kiun amas la redaktoro. Eble ĉi tio klarigas la sukceson de publikigo.

La amika rondo festas la eventon, verŝajne sen vino (neniu el ili amas ĝin), kaj poste, ĉar jam komenciĝas la ferioj, ili akompanas la poeton hejmen, trapiedante la bagatelajn 72 km-ojn. Tie hejme naskiĝas la unua poemo, kiun la junulo subskribas per la nomo Sándor Petőfi:

Or-spike ornamita kamp' ebena,
En kiu la fatamorgan' ŝvebema
Fe-ludojn ludas kun petola bril',
Rekonu min, mi estas via fil'!

La kuntrena impeto de la enkonduko portas plu la leganton tra 8 strofoj, eĉ tra ties malglataĵoj kaj stumbletoj.

Sed la sukcesoj ne alportas trankvilon: daŭras plu la peniga vojoserĉo. Li aliĝas al migranta aktortrupo; ĉi tiu dispartiĝas pro malsukcesoj; kun unu parto li venas al urbo Kecskemét (inter Danubo kaj Tibisko), volas tie ludi rolojn Shakespeare-ajn (laŭfame li bone ludis la Folulon en Reĝo Lear). Ŝajne ĉi tie li komencas certiĝi, ke lia alvokiĝo estas la poezio: la poemo "Profetaĵo", en kiu temas pri du sonĝoj (lia kaj patrina), rimiĝas jene:

Patrin', la sonĝoj ne mensogas:
eĉ se min kaŝos ĉerkkovril',
eterne vivos glora nomo,
poeta nom' de via fil'.

Kaj certe li bezonis tiun memfidon por povi elteni, ĉar la mizero forpelas lin de Kecskemét: li iras piede al Peŝt, kaj poste, tra Pápa, al Pozsony (Bratislava), loko de tiama Landkunveno (sume pli ol 300 km). En Pozsony li vivas per tio, ke li kopias la protokolojn de la Landkunveno: mizera lukro (kiam poste la urbo volis signi per memortabulo lian tiaman loĝlokon, evidentiĝis, ke ion tian li tute ne havis). Sed li renkontiĝas kun progresemaj junuloj, kaj ĝoje vidas, ke liaj poemoj aperintaj jam akiris por li "landan famon". Kaj la novaj konatoj ankaŭ klopodas lin helpi: li ricevas literaturan laboron: tradukon de modaj romanoj.

Diligente li plenumas tiun taskon, enspezas solidan sumon. Sed li rimarkas, ke dum tiu maŝina laboro tute ne naskiĝas poemoj, ke lia poezia fonto komencas elsekiĝi. Kaj, kun mirinda obstino, ree de la aktoreco li esperas pli bonajn eblaĵojn, ree li ekvojaĝas, nun jam bone provizite, kaj volas iri al Transilvanio kun teatra ensemblo. Lian intencon nun vanigas malsaniĝo; en kompatindega sanstato li sukcesas trabarakti iel mistere la revojon al Debrecen. Pri la tie pasigita vintro li skribos poste:

Ne estas mi papisto,
kaj tamen tenis fastojn kun persisto.
La dioj faris tion ege lerte,
ke l' dentoj de la hom' estas el osto,
ĉar se mi havus ferajn dentojn, certe
en tiu temp' disronĝus ilin rusto.

Malgraŭ la multa fastado kaj frostetado (li varmigis per sia pipo la frostrigidajn manojn), li sukcese lernas la francan lingvon, kaj kunskribas en kajero siajn poemojn publikigotajn en volumo. Kiam siajn fortojn li juĝas restarigitaj, li ree ekuzas siajn du ĉevalojn, la du gambojn: iras piede al Peŝt kun granda devio pro la inundo de Tibisko (ĉ. 270 km). Ĉe Tokaj, kompreneble, li verkas vinkanton (kial Dio ne faras mirakle el Tibisko vinon kaj el li Danubon, por ke la Tibisko lin enfluu), en Miskolc, ĉe vojkruco, li demandas en poemo, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, kaj konkludas:

Se nur, kie mort' atendas,
mi konjektus,
rekte tiun vojon iri
mi elektus.

En Eger, kie junuloj akceptas lin gastame, naskiĝas poemo kun jena komenco:

Se mia gajo havus semon,
mi ĝin al neĝo kaj al frost'
surĵetus, kaj se ĝi elkreskus,
la vintron kronus roza bosk'...

La tri specimenoj montras, ke la (motivitan) malesperon de la 22-jara poeto povis facile ŝanĝi je roza gajo la plej eta radio de sereno. Nur tia naturo kapablis elteni la sombrajn sortoturnojn tiel dense ripetiĝantajn.

Li sukcesas atingi Peŝton, turnas sin al la granda poeto Vörösmarty, kaj laŭ ĉi ties propono la "Nacia Rondo" donas helpon por la presigo de la kunskribitaj poemoj. Kaj samjare li fariĝas helpredaktoro de "Peŝta Modrevuo". Per tio finiĝas la unua, plej peno- kaj mizero-plena, sed samtempe plej sperto- kaj instruoriĉa periodo de lia vivo.

Liaj ĝistiamaj poemoj distingas sin per la senpera esprimo de travivaĵoj kaj humoroj. Li tute forlasas la romantikajn pozojn, la dolĉan delikatismon kaj mielmienadon. Li estas popola poeto: ne "descendanta" al la popolo, sed identiĝinta kun ĝi. Liaj kantoj, esprimantaj ian animagordon, situacion, ĝenrobildon aŭ homtipon, estas plejofte unupersonaj; tial lian poezian ludadon pri drinkemo, diboĉemo, sovaĝa bohemeco senzorga pri l' morgaŭ, la publiko atribuis al la poeto mem, kaj — strange — ĝuste al tio li dankis sian grandan popularecon antaŭ tiuj, kiuj jam satnaŭziĝis pri la subtilaj sukerornamaĵoj kaj rafinitaj parolĉarmaĵoj de la "alta stilo". Kontraŭ ĉi tia "bidermajereco" jam naskiĝis ankaŭ parodioj, kaj nun ankaŭ Petőfi verkas tian: la komikan epopeon "La martelo vilaĝa". Li rakontas en ĝi drinkejan interbatadon, kiun eksplodigas amrivalado por la favoroj de la drinkejmastrino "Lisbeta pudorruĝiĝema" inter la forĝisto "Grandkap', martelo vilaĝa la polme potenca" kaj la "kantoro de koro tenera". La rolantoj estas bone observitaj tipoj vilaĝaj, nur iom karikaturitaj per ia troigita trajto, sed ege groteskaj pro la patosa tono, retora stilo, larĝe ellaboritaj Homereskaj komparoj, heksametro-imitaj daktiloj, per kiuj ilia bagatelema agado estas prezentata. Jen ankoraŭ kelkaj ornamaj epitetoj: "Kampanilid', preĝeja pedelo la insidanima", "Paŭcjo kuraĝa, gajul-furaĝanto de par' de ĉevaloj de l' pastor' honorinda", "Marta de temperament' amazona" (la kantoredzino). La tuto estas nerezisteble ridiga per sia bubeska burleskeco, kaj krome ankaŭ mortiga parodio de la majestismo, solenismo, bombastismo de la tiutempaj romantikaj epopeoj kaj de la stilo en la aristokratiaj revuoj.

Kaj la poeto, kvazaŭ por montri, kiel fari naivan epopeon, vere konforman al la popola spirito, post kelkaj monatoj elpaŝas kun sia "Johano la Brava", verkita, anstataŭ la heroaj heksametroj, en popoltradiciaj oktrokeoj kun meza cezuro. Tri tavoloj kunplektiĝas en tiu versrakonto: realisma prezento de malriĉkampula amo, gaskoneska anekdotado de emeritaj husarveteranoj kaj fea fabelo. Ĉio ĉi rakontiĝas simple, senpere, kvazaŭ fabelate al kampuloj ĉe vespera fajro, sed jen kaj jen kun altaj poeziaj belaĵoj. La konservativa kritiko disdegnas la popolismon de la poezio de Petőfi, ne komprenas la parodion, kaj trovas tro pleba ankaŭ la versfabelon; en ĉi lasta eble oni flaras ankaŭ ion revolucian: simpla kampulo, eĉ trovita infano elluktas en ĝi la reviviĝon kaj feliĉon por popolidino, rigardebla ankaŭ kiel popolsimbolo. Oni akuzas la poeton pri tromemfido, vulgareco, misgusteco; lia reago je tiu ĉaspelado estas "La sovaĝfloro de l' naturo". Kaj en 1845 li ĉesas helpredaktori: li vivos nur el siaj verkistaj honorarioj. Printempe li faras longan vojaĝon en la nordo de la lando (nuna Slovakio) kaj raportas pri tio en "Vojaĝnotoj". Sed malgraŭ la ŝato, per kiu lin ĉirkaŭas la juna intelektularo dum lia vojaĝo kaj en Peŝt, li sentas sin soleca, nekomprenata, sopiras je vera amikeco, je granda amo. Kaj li rifuĝas en iom artefaritan amdoloron: el la subita morto de Etelke Csapó, kiun, plaĉe rigardatan junulinon, li konis kaj kontaktis nur supraĵe, li kreas kvazaŭ miton de "mortinta amatino" ("Cipresfrondoj"). Poste li preskaŭ trudas al si grandan amon al alia knabino, kiun ŝi prikantas en "Perloj de amo".

Dume li konstatas, ke la liberal-nobela reformpolitiko malsukcesas, ke la Aŭstria registaro pligravigas sian politikon de subpremado: ĉio ĉi kaj personaj malagrablaĵoj puŝas lin en animan krizon, esprimiĝantan en la poemo "La frenezulo" kaj en "Nuboj", kolekto de epigrame akraj poemetoj (1846), krome en la ĉitempe verkitaj tragedio, romano kaj versrakontoj, plenaj de sovaĝa pasio, malamo, perfido, trompo, venĝo, kruela puniĝo. La solviĝon de tiu krizo signas "Miaj kantoj" kaj la postaj poemoj, kiuj montras, ke — precipe sub la influo de la diligente studata franca revolucio — en la poeto konsciiĝas sento de elvokiĝo poeta kaj politika. Tion li konfirmas ankaŭ per vico da efektivaj programpoemoj (1947), kaj per politika aktiveco: li gvidas en Peŝt grupon de junaj verkistoj (Societo de Dekopo). Politik-cele li vojaĝas ankaŭ en Transilvanion.

En tiu vojaĝo li konatiĝas kun la 18-jara Julia Szendrey kaj, profunde al ŝi enamiĝinte, svatiĝas pri ŝi. La orgojla patro severe lin rifuzas, Julia kelktempe hezitas inter la patro kaj la poeto. La peripetiojn de tiu amo klare spegulas la tiutempaj Petőfi-poemoj: la tuta eleganta lando atentas ilin ekscite, kaj fine feliĉe sciiĝas, ke Julia forlasas pro la poeto la patron. Petőfi trovas en ŝi sian grandan, dumvivan amon kaj admiron; li skribas al ŝi en longa versletero:

Kaj kiun mi serĉegis, jen mi trovis
en via brust' la grandan bonan Dion.
Ho jes, vi estas la loĝej' de Dio.
kie li estis antaŭ vi, kaj kie
Restos post vi, tion mi ne scias,
sed nun en vi li loĝas...

Kaj li prikantas tiun amon en popoleskaj kantoj, odoj, elegioj, ditiramboj (iel mistere, naskiĝas en la mielsemajnoj ankaŭ la poemo "La lando de la amo").

La juna paro veturas al Kolozsvár (Cluj), kaj tie Julia povas fieri pri sia edzo: Petőfi estas festata ekzalte, lin solenas torĉul-procesio, festa bankedo, aplaŭdo, kunkurantaj amasoj sur la strato.

Reveninte al Peŝt, la poeto eklaboras febre: li verkas la optimismegan versrakonton "Fola Steĉjo", komencas verskronikon kaj versromanon (ĉi lastaj, bedaŭrindege, restis fragmentoj), verkas siajn pejzaĝpriskribajn poemojn, per kiuj, kiel iam per la marŝantaj piedoj, nun per siaj versoj li prenas en posedon la patrujon por si kaj por la popolo. Kaj li daŭrigas ankaŭ sian politikan agadon (partoprenatan ankaŭ de Julia), en siaj alegoriaj poemoj li prezentas la kontraston de libero kaj sklaveco, esprimas sian patriotismon, kies organa parto estas sopiro je libero tutmonda, ĉiu popola. Pli kaj pli radikaliĝinte, li minacas la retrotirantajn reakciulojn per la ekzemplo de la kampulribelestro Dózsa (el 1514):

Ankoraŭ petas la popol', nun donu!
Ĉu vi ne scias, kiel furioza
estas popol' prenanta, ne petanta?
Ĉu vi ne aŭdis pri Georgo Dózsa?
Lin sur fertrono fajra vi bruligis,
sed fajr' animon lian ne nuligis,
ĉar ĝi 'stas fajro mem! Vin bone gardu,
ke kontraŭ vi ĉi fajro ne reardu!

Sian grandan tagon, kiam la Peŝta popolo, animita per lia "Nacia Kanto", konkeras la presliberecon kaj ekirigas la revolucion (15. III. 1848), li rakontas mem en poemo legebla ĉi-libre. Sub la influo de la Peŝtaj eventoj kaj de la (falsa) famo, ke Petőfi gvidas 40 000 kampulojn kontraŭ Pozsony, la tiea Landkunveno leĝigas la revoluciajn postulojn: emancipon de la servutuloj, ilian liberigon el servutaj servoj kaj impostoegalecon antaŭ leĝo, presliberecon ktp.

Sed la plua evoluo ne kontentigas la poeton: la Viena kortego prokrastadas doni sankcion al la leĝoj (li reagas je tio per "Ribelis muĝe maro"), kaj la kamarilo ankaŭ post la sankcio malhelpas ilian efektivigon, dum la nobelaro mem volas "halti duonvoje". Krome, la kamarilo, per demagogiaj promesoj, ribeligas kontraŭ la Hungaria liberiga movado la nehungarajn gentojn de la lando, kaj ĝi sukcesas, precipe ĉe la serboj kaj rumanoj. Kompreneble, tio estis turpa trompo de "divide et impera": la Hungariaj revoluciaj postuloj (nuligo de servuteco ktp.) koncernis ja senescepte ĉiujn gentojn Hungariajn, kiuj siaflanke povis racie nenion esperi de la plej reakcia tiama reĝimo de Eŭropo: la Habsburga; tion pruvas, ke ĉi tiu reĝimo, pro necesbezono, poste, en 1867, faris la kompromisan traktaton kun la hungara reganta klaso sen la plej malgranda zorgo pri la nehungaraj gentoj. [Tion rekonis la rumana Balcescu, kiu volis repacigi la rumanojn kaj hungarojn, kaj, post la enmiksiĝo de la caro, ribeligi la rumanojn en la dorso de la rusa armeo (Alexandri funebris lian morton en 1852 per belega odo). Ankaŭ de hungara flanko certe okazis eraroj kaj mistrafoj. Sed Marx kaj Engels (kaj Heine) klare konstatis, ke la liberecon de Eŭropo oni povis tiam servi nur per atako kontraŭ la fortikaĵo de la plej obskura reakcio: la Habsburga dinastio.] Kaj en 1848, dum ĝi volis rompi la hungaran revolucion per la nehungaraj gentoj, kontraŭ la itala insurekcio ĝi volis sendi hungarajn trupojn.

Petőfi, vidante la malnoblan ludon de la dinastio, reagas kun granda pasio, kaj tute malkaŝe ekagitas por la respubliko: la refreno de unu lia tiutempa poemo estas: "Reĝo amata ne ekzistas plu"; krome li plilaŭtigas sian pleban radikalismon. Sed per tio li perdas sian popularecon en la burĝaro kaj nobelaro. Li skribas pri tio en sia taglibro: "Mi estas unu el la plej malamataj homoj"... ,,La populareco estas roko Tarpeja, sur kies supron oni estas portata ne por regi tie en la alto, sed por esti puŝata malsupren"... "Mi sciis tion, ...kaj al tio mi povas danki, ke mi falis ne sur la kapon, sed sur la plandojn"...

Kaj li malsukcesas ankaŭ ĉe la deputit-elektoj kontraŭ filo de pastoro, en sia tiom amata Granda Ebeno. Oni agitas kontraŭ li inter la abunde drinkigataj elektantoj per tio, ke li estas frenezulo, rusa spiono, volas slovakan reĝon ktp., kaj nur dank' al bona ŝanco li povas sin savi de tio, ke oni lin trabatu. Nun li vere povas sin senti Korjolano, kies Shakespeare-an tragedion ne longe antaŭe li tradukis en la hungaran lingvon. Sed li sekvas kun granda atento la laboron de la Landkunveno, kaj skribas en poemo al ĝi adresita inter aliaj:

Patrujon krei devas ankaŭ vi,
patrujon krei novan, kiu estos
pli bela kaj pli daŭra ol la olda,
patrujon novan, kie plu ne estu
orgojlaj turoj de privilegioj,
obskuraj grotoj kaj vesperto-hejmoj,
patrujon novan, kie trafu ĉiun
angulon lumo kaj aero pura...

La frukto de lia persona desapontiĝo estas epika poemo pri la frue veninta revoluciulo: "La Apostolo". (En mia ĉi-libra interpreto, la kontinueco de la rakonto ne estas rompita malgraŭ multaj ellasoj). Larĝe kaj plurfoje oni prilumigis la makulojn de ĉi tiu verko, tamen, se ne rigardi la lastan parton, kie la atenco anarkisma de la tute izolita Silvestro ŝajnas senkonsole senelira, la konsciiĝo de la multe suferanta knabo kaj junulo ĝis nun estas interesokapta, ĉar vigle kaj bunte rakontata historio.

La nacio dume jam staras en malkaŝa batalo kontraŭ la atakanta Habsburga potenco, sed ĉi tiu, post la komencaj sukcesoj, montriĝas senpova kontraŭ la leviĝinta nacio: la hungaraj armeoj venkas, reokupas Budaburgon, elpelas ĉiujn Aŭstriajn trupojn el la lando. Petőfi akompanas ĉiun fazon de tiu lukto: krias pasiajn versojn kontraŭ la reĝoj (la refreno: "pendumu la reĝojn"), kontraŭ la internaj eraroj, kontraŭ la perfiduloj ("se pereos friponar' interna, l' eksterulojn venkos ni facile"). Post la naskiĝo de sia filo Zoltán, metinte sian familion en sekuron ĉe sia granda poeto-amiko Johano Arany, li translokigas sin al la brulanta Transilvanio, en la armeon de la pola revoluciulo kaj genia militestro Jozefo Bem, "sanga stelo de Ostrolenka". Inter la du revoluciuloj plektiĝas intima rilato, Bem nomumas lin majoro, kaj prenas apud sin kiel adjutanton, nomas lin "mon fils" (mia filo). Kaj Petőfi, partoprenante en la bataloj, prikantas ilin kaj la heroajn sikulojn, kaj la soldatojn-simplulojn, "pli grandajn ol la armeestroj", kaj la gloron de Bem, kiu fakte kaj iel mirakle, per eta armeo el freŝe varbitaj junuloj, disbatas la Aŭstriajn trupojn kaj repacigas la tutan landparton. Kiel li faras tion? Unue li paralizas la Habsburgan demagogion: adresas proklamon al la popolo de Transilvanio, deklarante plenan rajt-egalecon gentan, kaj religian, rajton de uzo de propra lingvo por ĉiu gento en la interna administracio, okupon de ĉiuj oficoj baze de plena egaleco laŭ gento, lingvo kaj religio.

La dinastio do suferas plenan malvenkon. Tiam la caro, en la Junio de 1849, konforme al la "Sankta Federacio" sendas por la helpo de la reakcio grandajn fortojn: armeon de 194 000 homoj. Petőfi, kiel la kuriero de Bem, estas tiam en Budapeŝto. Lajos Kossuth, regento post la detronigo de la Habsburgoj, en la granda danĝero volas ĝeneralan insurekcion, armadon de la tuta popolo. Kaj Petőfi estas tutkore je lia helpo, verkas grandan poemon alvokantan al la "sankta milito", volas kunvoki popolkunvenon kaj tie anonci la defendon de la ĉefurbo en bataloj barikadaj. Kaj tiu "sankta milito" ne estas senespera: oni parolas pri tio, ke la caro volas retiri sian armeon; oni povus interkompreniĝi kun la nehungaraj gentoj. Sed, aliflanke tiu tutpopola milito puŝus antaŭen ankaŭ la politikan evoluon en la direkto de plena radikalismo, terdistribuo. Kaj tion ne volas la generaloj de la armea komando, krome ili konas kaj rekonas nur "regulan militon", kaj ili jam estas pli potencaj ol Kossuth. Ili decidas la evakuadon de Peŝt. Petőfi vidas desapontite, ke oni ne bezonas lin, kaj retiriĝas al la provinco, poste iras ree al la armeo de Bem. Tie li partoprenas en la batalo de Segesvár (31. VII. 1849), kie Bem, volante malhelpi, ke la tieaj rusaj trupoj descendu al la hungara Ebeno, aŭdace atakas kun 2700 soldatoj la rusajn trupojn el 16 000 homoj kaj 24 kanonoj. Por pluraj horoj li povas ĉi tiujn erarigi: ili opinias, ke ilin atakis avangardo de armeo. Fine malkaŝiĝas, ke tiu avangardo estas la armeo mem; tiam la rusoj sturme forbalaas la hungarajn batalantojn. Tie falas Petőfi; probable persekutantaj rajdistoj lin trapikis.

"Vi povas diri al la patrino — skribas Gyula Illyés —, ke ŝia plej kara filo mortis ie malproksime. Ŝi ne kredos tion. Kaj se per sia menso ŝi postlonge rezignacias je tio, en ŝia koro tuj la espero revekiĝas je la unua kontraŭa famo eĉ plej absurda. La nacio vidas febroviziojn eĉ post jardekoj." Efektive longe rondiras onidiroj pri lia kaŝmigrado, pri lia Siberia kaptiteco. Mi citas ree el Illyés: "Ke lia spirito triumfis? Ni ne trompu nin: ĝi ne triumfis. Kion malpleje li atendis de sia postepoko: senŝanĝe aktualaj restis liaj pensoj, liaj grandaj kaŭzoj por kolero, liaj revoj pri la libero kaj pri la futuro de la popolo. Turmenta heredaĵo. Kiel ricelisto povas sin senti, kiu ĝuas nur la "belaĵojn" de liaj poemoj, sed sin forfermas de la ordono en ili kaŝata. Nur per la plenumo de ĉi tiu ordono ni povas akiri la rajton, ke ni nomu nin al li fidelaj; nur per ĝia akcepto, per la trasento, krom de la beleco, ankaŭ de la spirito, ni povas vere kompreni liajn poemojn. Ĉi tio estas la postulo kaj kriterio: ĉi tiu postulo estas la kriterio de la granda poezio."

Ĉi tiuj linioj, verkitaj de Illyés en 1936, eĥis en tiuj mallumaj tempoj la programon de la "Dekopo", pri kiu Jókai memoras jene: "La ideo, la penso estas la sinjoro, kaj la vortoj estas nur servistoj."