Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Esperoj niaj flugasEsperoj niaj flugas, birdoj belaj.Dum ili en la flugoj alĉielaj aeron de etera puro enspiras kun plezuro, kaj ili tien trafas, kie jam eĉ la aglo svenas, ĉasist' sovaĝa, la realo venas, kaj ilin vice pafas. |