Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
HundgratoEne kaj ekstere trista ĉardo estastiu ĉard' Hundgrato, al vojanto pia tie nek soifo ĉesas, nek malsato, ĉar li ne ricevas manĝi, kaj se l' vinon li nur vidas, vee li malbenas Noan, kial ankaŭ viton gardis li arkee. Tra l' malgranda ĉambro, longa kaj mallarĝa tablo sin etendas, kiun jam apenaŭ la piedoj feblaj kontraŭ fal' defendas. Kiel longa tiu tablo, tiel longa estas benko bruna, kies mezo kurbas ne pro multaj sidoj, sed pro l' aĝ' maljuna. Flanke lito. Certe, ke ĝi longe jam ne estis primetita; en ĝi la kuŝiĝo por neniu homo estus apetita. Kapo de kameno pufa unuŝultren kliniĝinte pendas; kiel faltoj, ĝian oldan honorindan frunton breĉoj fendas. La moroza olda mastro per parolo ne kutimas tedi, buŝon li posedas nur, por ke li havu per kio oscedi. Tia la kranisto, Damiano olda. Kaj edzino lia? Nu, ŝi estis certe ĉarma junedzino en epok' alia. Sed la tempo tiun povran bonulinon traktis tre sovaĝe, kvankam ŝi kvindekan — kvindek-kvinan jaron ne superas aĝe. Kiel kolza garbo estas ŝiaj haroj kun la falvaj hirtoj, kaj vizaĝo ŝia ŝajnas tuj-apude timigil' de birdoj. Same tre malofte kaj nur por sakrado buŝon ŝi malfermas, ke la "komitato" la banditojn bravajn plene jam ekstermas. Dum ilia tempo estis en florado, se ne flue, gute venis la enspezoj, — nun pro mank' ilia ĉesis preskaŭ tute. Tiel do interne turnas sin la mondo en la trista ĉardo, kaj ekstere same ne tre trovas ion gajan la rigardo. Ĉardfenestro estas unu nur, kaj havas vitron nur duone, elŝirita paĝ' de olda kalendaro ĝin ornamas krome. Mi bubeto estis longĉemiza, kiam tiu pluvo strekis, kiu la kalkaĵon disde du trionoj de la mur' forlekis. Kiom el ĝi restis tie ĉi kaj tie, tio tute flavas, kaj sur si figurojn kuriozajn, fulge surskrapintajn havas. Barel-ring' sur stango estas ĝia ŝildo; se kun ĝi kverelas la ventet', ĝi kiel homo pendumita triste sin ŝancelas. Dombestaron de la mastro reprezentas sole hund' blankvila; ĝi tuttage dormas ĉe la doma flank', nek noca, nek utila. Kaj kia la ĉardo, tia sama estas ĝia regiono: nur kumuloj sablaj ondas en senlima vast' kaj monotono. En la nuda sablo kelkaj sambukujoj vegetadas pene, kiuj en somero siajn nigrajn fruktojn. portas malserene. Al ĉi loko morti la sonoril-sono venas de l' vilaĝo, vojerara birdo disrigardas, kaj tuj fuĝas de l' pejzaĝo, eĉ la sun' ne lumas kiel aliloke: palas ĝia ardo, kvazaŭ kompateme ĝi rigardus al la povra, povra ĉardo. Centkelk paŝojn for de l' ĉardo, sur la kalva supro de kumulo, de neniu homo vizitate, staras olda ŝtonsanktulo. Jen, ĉifon-tornistron iu surpendigis al ĝi, kvazaŭ dire: Iru jam kun Dio, kial vi ĉi tie staras senutile? |