Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Jen ŝafisto sur azen'...Jen ŝafisto sur azen',plandoj tuŝas teron. Granda vir', li havas pli grandan kor-suferon. Ŝalmis, ŝafojn paŝtis li sur montet' herbara, jen li aŭdas: antaŭ mort' estas lia kara. Sur azenon saltis li, rajde alrapidis, sed malfrue venis, jam nur kadavron vidis. Kion do li povis nun fari en ĉagreno? Per baston' li batis la kapon de l' azeno. |