Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Kia hel'...Kia hel'sur ĉiel'! Kia verd' sur la herb'! Inter ĉielo blua, verda kampo alaŭdo laŭta kantas trile, ellogis sunon per la kanto, la sun' rigardas ĝin jubile. Kia hel' sur ĉiel'! Kia verd' sur la herb'! Ĉielo bluas, verdas ter', printempas, kaj mi, kompleta idioto, jen rimojn tie ĉi ĉarpentas en mia strikta ĉambro-groto. |