Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Kiam mi ekvidis vin...Kiam mi ekvidis vin, knabinjo,sammomente, tuj mi vin ekamis, ĉe l' ekvid' mi estis kiel arbo, kiu per la fulma fajr' ekflamis. Arb' mi estis, sekiĝinta arbo, kies branĉojn vento rompas, rulas. Nun mi ĝojas, ke mi estis tia, ĉar pli bone arbo seka brulas. |