Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
La EbenoVin, Karpatoj krude romantikaj,kie pinoj mornas, montoj turas, mi admiras, sed ne amas. Mia fantazio pri vi ne plezuras. Sur marplata region' Ebena estas mia mondo, hejmpejzaĝo, ĝin vidante, la animo estas aglo eskapinta el la kaĝo. Tiam mi ekflugas en imago trans la teron, ĝis proksim' de nubo, alridetas min la kampo plata inter la Tibisko kaj Danubo. Tie sub ĉiel' fatamorgana cent bovaroj tintas, grasaj brutoj, ilin, trinki, je tagmez' atendas longa trog' ĉe T-levilaj putoj. La galopa kur' de ĉevalaroj muĝas en la vento, hufoj plaŭdas, ĉevalistajn kriojn kaj la klakon de la laŭtaj vipoj oni aŭdas. Ĉe kampkortoj en vent-sino mola lulas sin tritiko spikoplene, kun koloro vigla de smeraldo la pejzaĝon kronas ĝi serene. Tien venas el kanej' proksima ĉe krepusko svarm' sovaĝansera; se moviĝas kano en la vento, time fuĝas tra la voj' aera. Transe en la stepo, ĉard' soleca kun ruina kamentub' meditas, la ĉevalrabistoj-soifuloj ire al foiro ĝin vizitas. Ĉe la ĉardo, betularo nana flavas en la sablo triblo-riĉa, tie, de infanoj neĝenate, havas sian neston nizo kriĉa. Tie kreskas tristaj orfinharoj, kaj la azenpanoj bluafloraj, kies ombron en tagmeza ardo lacertetoj serĉas multkoloraj. Kie teron tuŝas la ĉielo, bluaj pintoj de fruktarboj revas, kaj, pli pale ol nebulkolono, preĝejturo de urbet' sin levas. Bela ter', almenaŭ al mi bela! Tie naskis, lulis min patrino, tie kovru min la ĉerktolaĵo, tie kaŝu min la tomba sino. |