Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
La kantoEn la lulilo ploras infaneto,kaj ĉe-lulile la vartistino kantas, ĝis ekdormas tiu trankvile. Infan' ploranta de suferoj miaj estas doloro, mi verkas kantojn kaj ĝin endormigas per kantsonoro. |