Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
La migruloKies poŝ' malplenas, certene tro plenas ties ventro. Mia poŝ' malplenas, sekve mia ventro plenas ne tro. Mi hieraŭ manĝis laste, vere, ke nur malsufiĉe. Ne domaĝe! estas, kiu anstataŭe manĝis riĉe. Morgaŭ ree estos tag', mi manĝos ree, se... se vero. Mi ĝis tiam suĉos dolĉajn mamojn de patrin' Espero. Mia ventro ja malplenas, sed l' okuloj plenas tute: ilin pro la frido larmoj plenplenigis grandagute. Kaj ĉi frido estas bona, ĉar ĝi miajn paŝojn pelas, do atingon de la ĉardo malproksima ĝi akcelas. Hot, vi falva, hot, vi griza, gamboj, kuru kun kuraĝo! Jen benataj du ĉevaloj, ne petantaj pri furaĝo! Falva, griza, jes: dupeca estas mia pantalono, antaŭ tagoj mi kunflikis la duonon al duono. Belan veston, bonan veston novan havis mi, sed ĉifi tian estus ja domaĝe. Mi ĝin vendis por ne trivi. Por priruzi, kiu eble min haltigos, la latronon, al l' unua drinkejmastro mi transdonis mian monon. Kaj nun la ŝteliston, kiu groŝon de mi trovi scios, tuj kaj sammomente per cent or-taleroj mi premios. Ne ŝtelisto miajn poŝojn priserĉadas, sed la vento. He, amik', mi vian manon batos pro l' impertinento! Ŝerco estas ŝerco, tamen la veter' estas fatala! Kontraŭ mi konspiris frido, neĝo, pluvo, vent' batala. La feliĉo sola estas, ke mi vadas nudpiede: se de kot' kaj akvo plenus miaj botoj, estus tede. Supre kiel mokridegon aŭdas mi la ŝtormon kriĉi. Nu, ĝi moku! Venos tempo, kiam mi ridegos pri ĝi. Donos al mi metiejon, donos domon Dia mano: en ĝi estos varma forno kaj edzino kaj infano. Se la vent', la vent' malica tiam ĉe l' fenestr' aperos, al ĝi ĵetos mi ridegon, ke ĝi krevos de kolero. |