Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La poetoj de la XIX. centjaro

Facilanime sin neniu
dediĉu al surkorda lud':

tre gravan taskon entreprenas,
kiu nun tuŝas al liut'.
Se vi kapablas sole kanti
pri l' propraj ĝojo kaj dolor',
ja vin la mondo ne bezonas,
la sanktan lignon metu for!

Ni migras en dezerto, kiel
la judoj laŭ la voj-preskrib'
de l' flamkolono, kiun Dio
alsendis por la migra trib'.
Nuntempe, kiel flam-kolonojn,
poetojn donis Dia man',
ke ili gvidu la popolon
el la dezert' al Kanaan'.

Poetoj, do tra fajro-akvo
ek por popol', ek por la ver'!
Malben' al ĉiu forĵetinta
standardon de l' popol-liber'!
Malben' al ĉiu postrestanta
pro pigro aŭ pro malkuraĝ',
ke, dum aliaj luktas, ŝvitas,
li mem ripozu en ombraĵ'!

Estas profetoj falsaj, kiuj
malice trompas per malver',
dirante: Haltu, ĉar ni staras
jam sur la promesita ter'.
Mensog', mensog' impertinenta!
Jen milionoj por refut',
kiuj malsate, malespere
sin trenas sub la ŝarĝ' de brut'.

Se preni el abundo-korbo
egale ĉiu povos jam,
se lokon ĉe la rajto-tablo
egale ĉiu trovos jam,
se lumo de spirit' lumigos
Ĉiun fenestron de kaban',
tiam ni povos diri: Haltu,
jen estas jam la Kanaan'.

Sed plu ĝis tiam, plu senhalte,
ni penu, luktu plu sen ĉes'!
Se l' vivo eble la klopodojn
pripagos per nenia prez',
ja l' mort' okulojn niajn fermos
per milda kiso, dolĉa rav',
kaj silk-kusene per florĉeno
sublasos nin al tomba kav'.