Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
La poezioHo sankta poezio, kiel tretaskaj humiligas vian sanktan dignon la malsprituloj, ĝuste kiam ili klopodas levi vin. Ĉi viaj pastroj ja ne sanktoleitaj deklaradas per laŭta voĉo, ke salon' vi estas, salono brila, luksa, grandsinjora, en kiun sole kun ciritaj ŝuoj, plej etikete oni rajtas paŝi. Silentu jam, ho vi profetoj falsaj, silentu, eĉ en unu vort' ne pravaj. La poezi' ne estas babilejo, en kiun paraduloj, sarkindaĵoj de l' societo iras klaĉi vante. Ĝi estas pli, jes, konstruaĵo, kiu por ĉiu ajn malfermas siajn pordojn, por ĉiu deziranta tie preĝi, do: katedral', en kiun licas paŝi kampulsandale kaj eĉ nudpiede. |