Aŭtoro: Sándor Petőfi
traduko de: Kálmán Kalocsay
La tristo — granda ocean'...
La tristo — granda ocean'.
La ĝojo?
Perleto en ĝi. Eble mia man'
ĝin rompos dum la suprenporta vojo.