Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Letero al Johano AranyMortis vi, aŭ spasmo kaptis vian manon, ho adorataJanĉjo, aŭ vi jam forgesis tute, ke ankaŭ mi ekzistas? Se englutis vin lulilo de l' eterno, la tombo muta, pacon al vi, vin ne ĝenos en trankvil' la demand' riproĉa, kial vi silentas, kial tardas vi paroli letere. Kaj, se spasmo vin turmentas, iru, fiĉjo, en l' apotekon, penu resaniĝi, poste skribu tuj kaj haste kaj urĝe. Sed se vi forgesus min, se forgesiĝis via amiko, nu, baptano, tiam krevu, mi el pura koro deziras. Ĉu vi scias, kiam vian nomon en mia kor' vi ĉizis, kion faris vi? Per ŝtalo sur granita roko vi skribis la literojn, dum la tuta vivo neniam forviŝeblajn. Kaj mi? Ĉu mi nomon mian skrapis en la sablo facila, kiun kune kun la nomo blovas for venteto monata? Ho, se tiel estas, dankon! Tamen kredas mi pli volonte, ke mi verkas aĉajn versojn, ol ke vi povus min forgesi Pigro, jen la febla punkto! Vi bradipas skribi, simile min mem. Mi vin petas, lasu al mi la pigron, pli fervoru! Vidu, ĝi al mi konvenas, (kaj plaĉegas!), sed vi rezignos ĝin, se vin mi petas, ĉu ne? — Ha, mi vidas jam, ke vi saltas, kaptas ĉe la kol' la plumon, puŝas ĝian nazon en inkon, mi jam vidas, kiel sulkojn longajn multajn sur la papero vi tiradas, ĝin semante plena per fatrasaj ideoj. Ĉar prefere eĉ ne skribu, ol ke vi ŝarĝu per saĝaĵoj la leteron kaj stomakon mian, ĉar nenio ja estas pli freneza ol leteroj saĝaj, kaj mi terure ilin abomenas, eble tial, ke mi mem ne kapablas tiajn komponadi, povas esti. Sed pri tio, ke tiel estas, jen mi ĵuras je nudeloj kazeitaj kaj je tabako kaj je ĉio, kio estas al mi kara, sankta kaj inda. Baptanino, vian karan moŝton petas nun mi humile, vi mortbatu vian edzon kaj prisakru poste lin akre, se li eĉ de nun ne skribos al mi, tiu ajna kaj ajna. Li pri ĉio skribu longe, sed precipe se li mallonge skribos pri vi, mi koleros ege kaj kun longa kolero. Ne forgesu li pri l' bruna Laĉjo kaj pri l' blonda Julinjo, infanetoj ĉarmaj. Nu, kaj kio do pri la ĝardeneto, kies rozoj ofte paŝtis al mi l' okulojn, dum l' animo portis, al lontan' flugante, sian amon al mia kara? Kaj pri la ruina turo, kiu triste post la bataloj nun silentas kun la krono maldensherba sur sia kapo, atendante la futuron ĝin tretontan: kaj ĝi defalos tiam, kiel almozulo, se el lia mano la morto kaptis for la lambastonon... ĉu l' cikonio do ankoraŭ staras sur ĝi, rigardante reve tra l' region' lontana? Jes, pri ĉio, kio estas al mi kara, scii mi volas. Mi de tiam iris lokojn glore belajn, sed mi memoris ĉiam pri la via, kvankam tie nenio admirinda; tempoj kune pasigitaj en la koro ĝin eternigis. Mi palacojn altajn brilajn ĉirkaŭiris, kie ja ĉio estis granda, sed malgranda estis la anim' de la mastroj, kaj memoris mi pri via domo malalta, kie ĉio estis eta, sed l' animo de la mastroj granda, belega.— Ej do, peston, kio al mi, ke vin vidalvide mi laŭdas? Nun ja mi rimarkas, ho ha! ĉio dirita nur mensogo estis, nur mensogo turpa por subaĉeto de l' sinjoro notario, ke... ke... ke li min dungigi afablu, kiel noktgardiston aŭ porkiston en la vilaĝo, se vakanta estos tie kun la tempo unu el ĉi belaj oficoj. Aj, amiko, nun klopodi jam serioze mi devas fine, mi edziĝos ja, vi scias, kaj vi scias same, ke al mi en la poŝon ne faligas renton mia bien', de kiam mia centa pra-praavo vendis ĝin, aŭ eĉ ne akiris. Mankas do la vivrimedoj, mankas, jes, necesas ofico. Mi ekklinos mian kapon, kaj mi lernos bele rideti, per afabla obeemo, serpentglita flato mi gajnos mian panon (kaj eĉ panon grasan)... ha, ĝin gajnu la hundo tiamaniere kaj ne mi, jam eĉ la nura ideo flamonubojn aperigas al mi antaŭ l' sangaj okuloj, prancas mia koro, kiel ĉevalido, se l' ĉevalisto ĵetas al ĝi ŝnuromaŝon sur la kolon unuafoje; ĝi ne de la ŝarĝo timas, kiun treni de nun ĝi devos, ho ne, sed de l' brido, kiu baros al li liberan flugon; kaj, kion ĝi tiel perdas, tion nek la furaĝ' kompensas, nek la brila jungilaro. Kio estas al ĝi la manĝo kaj la vanta bril'! Kontenta estas ĝi pri la herbo stepa, kiel ajn ĝi magras. Frapu ja pluvegoj al ĝi la flankojn sub ĉiel' libera, kaj la vepro ŝiru la kolhararon, nur libere ĝi iradu, nur en fajro ĝi kuru vete kun la stepa uragano, kun serpento flava de fulmoj... Nun adiaŭ jam! Ankoraŭ volus mia anim' sin distri inter vi, ho miaj karaj, sed la vento kuntreneganta blovis jam al la centfalda velo de mia fantazio, disŝiriĝis ankro, kuras barko, restas post mi la bordo, kaj min per ŝaŭmbrakoj siaj lulas maro senhorizonta. Kaj dum muĝas la tempesto, tondras nuboj, jen, la liuton' mi ekfrapas, kaj la lipoj kun sovaĝa fajro sonoras vian himnon, vi ĉiela, vi centfoje sankta libero. |