Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Lumon!

Mallumas mino,
sed brilas en ĝi meĉoj.
Mallumas nokto,
sed brilas en ĝi steloj mil,
Mallumas hom-animo,
nenie meĉ', nenie stelo,
nenie eĉ cindriĝa radiet'.
Mizera menso,
vi fanfaronas esti lum',
do gvidu nin, se lum' vi estas,
do gvidu unu paŝon nur!
Mi vin ne petas, ke vi lumu
tra la vual' de l' mondo transa,
tra l' ĉerktolaĵo.
Mi ne demandas, kio estos mi,
nur diru, kio estas mi,
kaj kial estas mi...
Ĉu por si mem la hom' naskiĝas,
kaj en si mem li estas mondo,
aŭ sole estas ringo
en la giganta ĉeno
nomata la homaro?
Ĉu vivi por la propraj ĝojoj,
aŭ plori kun la mond' ploranta? —
Jen multaj suĉis sangon
en kor' homfrata
por propra bono.
kaj ilin pun' ne trafis.
Kaj multaj verŝis sangon
el koro propra
por bon' homfrata,
kaj mankis rekompenco.
Egale! kiu donas
ofere sian vivon,
ne por premio agas,
sed por utili al homaro.
Kaj, ĉu utilas?
Jen la demando de l' demandoj,
ne tiu "esti aŭ ne esti".
Ĉu do utilas al la mondo, kiu
por ĝi oferas sin?
Ĉu venos la epoko,
kiun obstaklas malbonuloj,
por kiu la bonuloj penas:
epoko de feliĉo ĝenerala?
Kaj kio estas
mem la feliĉo,
ja ĉiu homo trovas ĝin alie,
aŭ ĉu neniu ĝis nun trovis ĝin?
Ĉu eble, kion
feliĉ' ni nomas:
la interesoj mil
nur estas unuopaj radietoj
de nova sun', kiu subhorizonte
ankoraŭ estas, sed leviĝos iam?
Se tiel estus!
Se nur la mondo havus celon,
se nur la mondo levus sin
senĉese, ĉiam al ĉi celo,
ĝis fine foje ĝi atingos ĝin!
Sed ve, se ni nur estas
kiel la arbo, kiu floras
kaj velkas for,
kiel la ondo, kiu ŝvelas
kaj reglatiĝas,
kiel la ŝtono, kiu, elĵetita,
refalas ĉiam,
kiel migrulo, kiu rampas monton,
kaj atinginte supron,
descendas ree,
kaj tio daŭras plu eterne:
nur supren, infren, supren, infren...
Terura pens', terura pens'!
Kiun ankoraŭ ĝi ne hantis,
tiu neniam frostotremis,
ne scias, kio estas frido.
Kompare al ĉi tiu penso,
sunbrilo varma estas la serpento,
glitanta kvazaŭ glaciopendaĵo
tra sur la brusto sangfrostige
kaj sin volvanta ĉirkaŭkole
kaj gorĝe sufokanta nian spiron. — — —