Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Majesta noktoMajesta nokto! Brilante migras supre sur ĉielo la granda lun', la eta vesperstelo. Majesta nokto! Sur herbveluro roso diamantas, sub la branĉtendo najtingalo kantas. Majesta nokto! Junulo amatinon nun vizitas, kaj murdi la rabisto glitas. Majesta nokto! |