Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Malleviĝas nubo pezaMalleviĝas nubo peza,frapas arbojn pluv' senĉesa, ĉie estas folifalo, tamen kantas najtingalo. Jam malfrua estas horo, ĉu vi dormas nun, trezoro, ĉu vi aŭdas birdon karan, ĝian kanton dolĉ-amaran? Pluvas dense, pluvas brue, najtingalo kantas plue. Kiu aŭdas ĝian kanton, ekkompatas la kantanton. Se vi viglas, knabineto, ho, aŭskultu pri l' birdeto; ĝi' stas mia amsopiro kaj animo en suspiro. |