Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Marĉando...

"Hej ŝafisto, hej ŝafist' senhava,
jen monujo dika, riĉenhava.
La malriĉon mi de vi aĉetas,
vian karan mi aldone petas."

"Se ĉi mono estus antaŭmono,
kaj centoblo estus la aldono,
kaj por pag' la mondon vi proponus,
mian karan tamen mi ne donus."