Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Mia amo: mar' muĝanta...Mia amo: mar' muĝanta,sed per ond-ĵet' giganta ĝi nun ne frapas al la ter' kaj firmament': ĝi dormas en trankvilo kiel en la lulilo l' infan' post longa ve' kaj longa plorlament'. Sur akvo glat-spegula en la boato lula de milda rev' mi remas nun al flora val', min de l' futuro-rodo salutas trila odo, vi kantas, ho Esper', vi kara najtingal'. |