Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Nacia kantoEk, hungaro! La patrianvokon aŭdu! Nun, se iam! Aŭ plu sklavi aŭ liberi: jen demand'! Ĉu konsideri? Je la dio de l' hungaroj diras ni, ĵuras ni, ke jugon plu ne tiras ni! Ni ĝisnune estis sklavoj, kaj damnitaj la praavoj, ĉar vivintajn en libero, ilin premas sklava tero. Je la dio de l' hungaroj diras ni, ĵuras ni, ke jugon plu ne tiras ni! Tramp' sentaŭga ja poltrone timas morti, se bezone, ŝatas pli la vivon vantan, ol honoron patrolandan! Je la dio de l' hungaroj diras ni, ĵuras ni, ke jugon plu ne tiras ni! Ĉeno rustas, glavo flamas, glav' la brakon pli ornamas, ĉu ni tamen ĉenon trenu? Praa glavo, vin ni prenu! Je la dio de l' hungaroj diras ni, ĵuras ni, ke jugon plu ne tiras ni! Ree brilos nia lando, inde je l' malnova grando, koton de centjaroj hontaj nun ni estas delavontaj! Je la dio de l' hungaroj diras ni, juras ni, ke jugon plu ne tiras ni! Kie niaj tomboj estos, nepoj genuflekse festos, bene en la preĝon dankan plektos nian nomon sanktan. Je la dio de l' hungaroj diras ni, ĵuras ni, ke jugon plu ne tiras ni! |