Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Nubo kaj steloKiam Dio kreis la virhomon,lia frunt' kovriĝis per malhel'. Mi ne scias, kial... Ĉi malhelo iĝis nubo, tondro de ĉiel'. Kiam Dio kreis la virinon, li ekploris, ploris pro la ĝoj'. Eĉ nun oni vidas ties gutojn: belajn stelojn sur la lakto-voj'. |