Aŭtoro: Sándor Petőfi | traduko de: Kálmán Kalocsay |
Palaco kaj kabanoPalaco, kial tiom vi fieras?Ĉu pro la bril' de via grandsinjoro? Li ja surhavas siajn diamantojn, por ke li kovru nudon de la koro. Deŝiru ĉi fatrasojn, kiujn servisto lia sur lin kroĉas, ne rekoneblos verk' de Dio, tia mizero tie loĝas. Trezoroj faras ĉion el ĉi nulo, kaj kie ĉi trezorojn li akiras? Kie la nizo la birdeton, kiun ĝi, por grasiĝi, rabas kaj disŝiras. En nesto de arbet' proksima, dum gaje tiu niz' festenas, birdidoj ploras, atendante patrinon, kiu ne revenas. Nur fanfaronu, vi, palac' orgojla, per la trezoroj rab-akumulitaj, nur brilu, brilu, vi ne brilos longe, jam viaj tagoj estas kalkulitaj. Kaj mi deziras, ke tre baldaŭ vi ruiniĝu, falu rube, kaj frakasitaj ostoj de la loĝantoj aĉaj kuŝu sube. Kabano eta apud tiu alta palaco, kial tiom vi modestas? Ĉu vi kaŝiĝas inter branĉoj por la mizeron kovri, kiu en vi nestas? Akceptu min, ĉambret' obskura! Ne brilaj vestoj min imponas, sed brilaj koroj, kaj ĉambretoj obskuraj tion al mi donas. Sankta la sojlo, kiun mi transpaŝas, sankta la sojlo de la pajl-dometo: tie naskiĝas la granduloj, kiujn ĉielo sendas por mond-elaĉeto. Ja ĉiuj, kiuj sin oferas pro l' mondo, venas el kabanoj, kaj tamen ĉie nur malŝaton, mizeron spertas popolanoj. Ne timu, bonaj, kompatindaj homoj, la temp' feliĉa estas jam proksima. Se vi ne havas nunon kaj paseon, ja via estos la futur' senlima! Mi min, sub ĉi tegment' malvasta sed sankta, sur genuojn metas. Mi donas al vi miajn benojn, kaj viajn benojn por mi petas. |